Ferenc Schwartzer
Ferenc Schwartzer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1818 en Babarc |
Morto | 2-an de marto 1889 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Ottó Schwartzer |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Ferenc Schwartzer [svArcer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwartzer Ferenc estis hungara kuracisto, psikiatro, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis babarci. Li estis fondinto de la hungara psikiatrio. Lia filo estis same psikiatro Ottó Schwartzer.
Ferenc Schwartzer [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1818 en Babarc. Li mortis la 2-an de marto 1889 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Schwartzer akiris kuracistan diplomon en Vieno en 1844, poste li laboris plu en la sama urbo. En 1848 li studvojaĝis al Belgio, Anglio, Francio kaj Germanio. En la malfrua jaro 1848 li hejmenvenis kaj li skizis planon pri psikiatriejo, sed pro la milito li aliĝis al la armeo de Richárd Guyon. Post falo de la liberecbatalo li rifuĝis ĉefe al Francio, kie li studis la psikiatriejojn. En 1850 li hejmenvenis kaj li establis la unuan hungaran psikiatriejon, kie li enkondukis la terapion de la laboro. Post 2 jaroj tiu hospitalo translokiĝis al Buda kaj gvidis ĝin ĝis 1878. Inter 1860 kaj 1866 li estis privata profesoro en Reĝa Universitato de Pest. En 1864 li estis elektita deputito en municipo Buda, tiutempe li ricevis premiojn kaj medalojn, fine li nobeliĝis. Li iniciatis arbarigon de Monto Gellért.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- A lelki betegségek általános kór- és gyógytana, törvényszéki lélektannal (1858)
- A budai magán elme- és ideg-gyógyintézet tudósítója és tizenkét évi működésének eredménye (1864; ankaŭ germane)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo kaj strato en Budapeŝto