Otto Abel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Otto Abel, naskiĝinta la 24-an de oktobro 1905, mortinta la 21-an de septembro 1977, estis germana evangelia eklezia muzikisto.

Vivo kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Otto Abel naskiĝis en Berlino. De 1930 ĝis 1970 li laboris kiel kantoro kaj orgenisto ĉe la Imanuel-preĝejo en Berlino-Prenzlauerberg. Aldone li estis de 1959 landa eklezia muzikdirektoro por la orienta regiono de la Evangelia Eklezio Berlino-Brandenburgo kaj Silezia Supra Luzacio. Ekde 1956 li estis ankaŭ eklezi-muzika lektoro de la Evangelia Eldon-institucio en Orient-Berlino. Li mortis, okaze de vojaĝo, en Tettnang, Virtembergo.

Verko[redakti | redakti fonton]

Otto Abel verkis plurajn kristanajn kantojn:

  • Christe, du Beistand deiner Kreuzgemeine
  • Das Volk, das im Finstern wandelt
  • Er gedenket an seine Gnade
  • Fürwahr, er trug unsere Krankheit
  • Herr, du hast darum gebetet
  • Herr, nun selbst den Wagen halt
  • Himmel und Erde werden vergehen
  • Ich hebe meine Augen auf
  • Ihr lieben Christen, freut euch nun
  • Jesus Christus erniedrigte sich
  • Komm, Heiliger Geist, Herre
  • Mein Gott, warum hast du mich verlassen
  • Meine Augen sehen stets zu dem Herrn
  • Nach sechs Tagen nahm Jesus zu sich Petrus
  • O ihr alle, die ihr euch im Herrn vereinigt
  • Siehe, des Herrn Name
  • Tag des Zorns, Tag der Zähren
  • Und das Wort ward Fleisch
  • Wandelt wie die Kinder des Lichtes
  • Wer nicht mit mir ist

La evangelian kantaron de 1994 (EG) eniris unu lia teksto kaj unu melodio:

  • EG 54: Hört der Engel helle Lieder (teksto, traduko el la franca)
  • EG 65: Von guten Mächten treu und still umgeben (melodio kaj aranĝo)

En la ekumena Diserva libro ADORU troviĝas unu melodio de Otto Abel:

  • ADORU 490: Sub ŝirm’ mirinda; germane: Von guten Mächten