Otto Wilhelm Hermann von Abich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Wilhelm Hermann von Abich
Persona informo
Otto Wilhelm Hermann von Abich
Naskiĝo 11-an de decembro 1806 (1806-12-11)
en Berlino
Morto 1-an de julio 1886 (1886-07-01) (79-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioRusia Imperio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Profesio
Okupo geologoprofesorobotanikisto • mineralogo vd
Laborkampo geologio vd
Doktoreca konsilisto Alexander von Humboldt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Otto Wilhelm Hermann von ABICH (n. la 11-an de decembro 1806 - m. la 1-an de julio 1886) estis germana mineralogo kaj geologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis naskita en Berlino kaj edukita ĉe la loka universitato. Lia plej frua scienca laboro temis pri spineloj kaj aliaj mineraloj. Poste li faris specialajn studojn pri fumaroloj, de la mineralaĵoj ĉe la vulkanaj ventoj, kaj de la strukturo de vulkanoj. En 1842 li estis nomumita profesoro pri mineralogio en la universitato de Dorpat (Tartu), kaj antaŭe donis atenton al la geologio kajmineralogio de la Rusia Imperio. Loĝante iom da tempo en Tifliso, li esploris la geologion de Kaŭkazio. En 1877 li iris al Vieno, kie li mortis.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vues illustratives de quelques phenomenes geologiques, prises sur le Vesuve et l'Etna, pendant les annees 1833 et 1834 (Berlino, 1836);
  • Ueber die Natur und den Zusammenhang der vulcanischen Bildungen (Brunsvigo, 1841);
  • Geologische Forschungen in den Kaukasischen Ländern (3 volumoj., Vieno, 1878, 1882, kaj 1887).