Otto la 4-a (Sankta Romia Imperio)
Otto la 4-a de Brunsvigo (naskiĝinta ĉ. 1175/76 en Brunsvigo[1]; mortinta la 19-an de majo 1218 en kastelo Harzburg) el la dinastio Velfoj estis ekde 1198 – sendispute nur ekde 1208 – ĝis 1218 romia-germana reĝo kaj ekde 1209 ĝis 1218 imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Lian turbulentan regadon karakterizis la konflikto inter Ŝtaŭfoj kaj Velfoj, kaj tiu inter Francio kaj Anglio.
Otto la 4-a estis la tria filo de duko Henriko la Leono kaj Matilda Plantaĝeneto, filino de Henriko la 2-a de Anglio. Naskiĝdato kaj -loko estas nekonataj. Liaj pli aĝaj fratoj estis "palatinata grafo" (Pfalzgraf) Henriko de Brunsvigo (1173/74–1227) kaj Lothar (1174/1175–1190), lia pli juna frato estis duko Vilhelmo de Lüneburg (1184–1213).
Antaŭe: | Romia-germana reĝo de la Sankta Romia Imperio | Poste: | |
---|---|---|---|
Henriko la 6-a | 1198–1218 ekde 1208 imperiestro | Frederiko la 2-a |
Antaŭe: | Duko de Akvitanio | Poste: | |
---|---|---|---|
Rikardo Leonkora | 1196-1198 | Rikardo Leonkora |
Antaŭe: | Grafo de Poitou | Poste: | |
---|---|---|---|
Rikardo Leonkora | 1196-1198 | Rikardo Leonkora |
Referencoj
- ↑ Peter Thorau: Otto IV. En: Lexikon des Mittelalters, Bd. 6, dtv, München 2003, Sp. 1570.