Otto la 4-a (Sankta Romia Imperio)
Otto la 4-a | ||
---|---|---|
Sankta Romia Imperiestro | ||
![]() | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1175/76 en Brunsvigo | |
Morto | 19-an de majo 1218 en Harzburg | |
Mortis pro | disenterio [#] | |
Tombo | Katedralo de Brunsvigo [#] | |
Religio | kristanismo [#] | |
Lingvoj | germana [#] | |
Ŝtataneco | Germanio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Velfoj [#] | |
Patro | Henriko la Leono [#] | |
Patrino | Matilda Plantaĝeneto [#] | |
Gefratoj | Gertrude of Bavaria • Henry V, Count Palatine of the Rhine • William of Winchester, Lord of Lüneburg • Matilda of Saxony [#] | |
Edz(in)o | Beatrice of Swabia • Maria of Brabant [#] | |
Profesio | ||
Okupo | monarko [#] | |
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio ![]() | ||
Dum | 1209–1218 (Romia-germana reĝo ekde 1198/1208) | |
Antaŭulo | Henriko la 6-a | |
Sekvanto | Frederiko la 2-a | |
Duko de Akvitanio ![]() | ||
Dum | 1196-1198 | |
Antaŭulo | Rikardo Leonkora | |
Sekvanto | Rikardo Leonkora | |
Grafo de Poitou ![]() | ||
Dum | 1196-1198 | |
Antaŭulo | Rikardo Leonkora | |
Sekvanto | Rikardo Leonkora | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |

Otto la 4-a kaj papo Inocento la 3-a etendas la manojn unu al la alia (el Heidelberg, Cod. Pal. germ. 19-23, ĉirkaŭ 1450)

La tombo de la gepatroj de Otto en la katedralo de Brunsvigo: Henriko la Leono maldekstre, Matilda dekstre, ĉe-piede la tombo de Otto
Otto la 4-a de Brunsvigo (naskiĝinta ĉirkaŭ 1175/76 en Brunsvigo[1]; mortinta la 19-an de majo 1218 en kastelo Harzburg) el la dinastio Velfoj estis ekde 1198 – sendispute nur ekde 1208 – ĝis 1218 romia-germana reĝo kaj ekde 1209 ĝis 1218 imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Lian turbulentan regadon karakterizis la konflikto inter Ŝtaŭfoj kaj Velfoj, kaj tiu inter Francio kaj Anglio.
Otto la 4-a estis la tria filo de duko Henriko la Leono kaj Matilda Plantaĝeneto, filino de Henriko la 2-a de Anglio. Naskiĝdato kaj -loko estas nekonataj. Liaj pli aĝaj fratoj estis "palatinata grafo" (Pfalzgraf) Henriko de Brunsvigo (1173/74–1227) kaj Lothar (1174/1175–1190), lia pli juna frato estis duko Vilhelmo de Lüneburg (1184–1213).
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Peter Thorau: Otto IV. En: Lexikon des Mittelalters, Bd. 6, dtv, München 2003, Sp. 1570.