Saltu al enhavo

Ottó Gombosi

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Gombosi
Persona informo
Naskonomo Gruber Ottó
Naskiĝo 23-an de oktobro 1902 (1902-10-23)
en Terézváros
Morto 17-an de februaro 1955 (1955-02-17) (52-jaraĝa)
en Natick
Lingvoj anglahungaragermana
Ŝtataneco Usono (1946–)
Hungara reĝlando
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino (1921–1925)
Muzikakademio Franz Liszt (1920–1923)
Fodor Zeneiskola (en) Traduki (1915–1920) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o György Gombosi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzikhistoriisto
universitata instruisto
muzikologo
muzikkritikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ottó Gombosi [gomboŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gombosi Ottó estis hungara muzikhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis György Gombosi, lia pseŭdonimo estis Otto Johannes.

Ottó Gombosi [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1902 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de februaro 1955 en Lexington (Masaĉuseco) aŭ en Natick (Masaĉuseco).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ottó Gombosi komence ricevis pianolecionojn de sia patrino, baldaŭ li lernis en privata konservatorio (1915-1920), fine li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1921. Liaj plej gravaj instruistoj estis Leó Weiner kaj Albert Siklós. Li plulernis en Berlino de Curt Sachs, eĉ li doktoriĝis en 1925. En Budapeŝto en 1926 li fondis muzikan revuon "Crescendo" kaj li kontribuis muzikajn kritikojn, ekde 1927 li estis muzika kritikisto en Berlino. Depost kiam Hitlero akiris la potencon li iris al Romo, en 1937 al Bazelo (kie li edziĝis), fine en 1939 al Usono. Li instruis en pluraj usonaj universitatoj. Li edziĝis duan fojon en 1954. Li esploris la mezepokan kaj renesancan muzikojn.

El liaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Jacob Obrecht. Mit einem Notenanhang… 31 bischer unveröffentiche Kompositionen aus der Zeit zwischen 1460–1510. (disertaĵo, 1925)
  • Zenei élet Mátyás király udvarában (1929; ankaŭ itale Vita musica alla corte di re Mattia)
  • Die ältesten Denkmäler der mehrstimmigen Vokalmusik aus Ungarn (1931)
  • Bakfark Bálint élete és művei. – Der Lautenist Valentin Bakfark. Leben und Werke. (1935, 1967)
  • Studien zur Tonartlehre des frühen Mittelalters (1937)
  • Tonarten und Stimmungen der antiken Musik (1939)
  • Machaut’s Messe Notre-Dame (1950)
  • A németalföldi zene (1986)
  • Lajtha László (1992)