Ouidah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Door of No Return, Ouidah, Benin.JPG
La Pordo de Ne Reveno. Fotis Mireille Grosjean

Ouidah estas urbo en Benino, laŭ la marbordo Atlantika Oceano 42 km okcidente de Kotonuo. La urbo havas 60 000 loĝantojn.

Ĝi entenas du famajn vidindaĵojn:

Monumento: la Pordo de Ne Reveno, kiu memorigas pri la perforta ellandigo de sklavoj. En tiu loko ili devis enŝipiĝi. Kelkaj sinmortigis surloke aŭ saltante en akvon aŭ manĝante sablon.

Voduo-templo de pitonoj.

En Ouidah situas la CPADD (Centre de Perfectionnement aux Actions post-conflictuelles de Déminage et Dépollution; centro de lertigado cele al postmilitaj agadoj por forigi minojn kaj iajn poluciojn). Tien venas homoj el tuta Afriko por lertiĝi en tiaj agadoj. La kursoj kaj ekzercoj okazas en la franca kaj en la angla. Svisa aŭtomata kirasveturilo DIGGER estas uzata en Ouidah kaj afrikanoj povas lerni kiel uzi ĝin por eksplodigi la minojn.

Fortikaĵo São João Baptista de Ajuda

Portugala fortikaĵo

La Fortikaĵo São João Baptista de Ajudá estis malgranda fortikaĵo konstruita de portugaloj en la urbo Ouidah ĉe al marbordo de Dahomejo (origine Ajudá, el Hweda, ĉe la marbordo de Atlantiko de nuna Benino), atingita de portugaloj en 1580, post kiam ĝi kreskiĝis ĉirkaŭ la sklava komercado. Tiu Fortikaĵo, konstruita surtere donita al Portugalio de la reĝo de Dahomejo, restis sub portugala kontrolo el 1721 ĝis 1961. En 1680 la portugala guberniestro de Portugala Santomeo kaj Princo estis rajtigita starigi fortikaĵon. En 1721, post esti abandonita dum kelkaj jaroj, ĝi estis rekonstruita kaj renomita São João Baptista de Ajudá.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Koordinatoj: 6° 22′ N 2° 05′ O / 6.367 °N, 2.083 °O / 6.367; 2.083 (mapo)

Eksteraj ligiloj