Oksalidacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oxalidaceae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oksalidacoj
Oxalis acetosella
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: oksalidaloj Oxalidales
Familio: oksalidacoj Oxalidaceae
R.Br. [1]
oksalido Oxalis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La oksalidacoj[2] (latine Oxalidaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo oksalidaloj (Oxalidales). Ĝi enhavas 6 ĝis 8 genrojn kaj ĉirkaŭ 600 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas oksalido[2].

La plimulto de la specioj kreskas en la tropiko aŭ subtropiko, ilia folio estas karakterize - triope, kvarope - kunmetita. Ili ne havas stipulojn. la folieroj moviĝas depende de la lumo, okaze de lummanko, la folieroj kunfermiĝas kaj subenkliniĝas. La aktinomorfaj folioj estas kvinrondaj kaj kvinmembraj po rondoj. La stigmoj staras libere, la stamenoj en du rondoj.

La en kvinĉambreta ovario havas meze koloneton. La frukto estas kapsuloaŭ bero kun multaj grajnoj. Ka kapsulo malfermiĝas stelforme, ĉar la kapsuleroj ne defalas. La tigo de la planton entenas kristalojn de kalcia oksalato pro kio ili havas acidetan guston.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Kelkaj genroj[redakti | redakti fonton]

  • Oksalido (Oxalis) estas genro el oksalidacoj, kun plurcentoj da unujaraj herbospecioj. La plej konataj specioj havas trifingrajn foliojn, dum aliaj havas kunmetitejn foliojn kun ĝis 25 folierojn. La folioj estas senlimbaj, la floroj estas simetriaj, kvinnombraj, starante unuope aŭ en umbelecaj infloreskoj kaj kun dehiskaj kapsuloj, el kiuj la semoj estas ĵetatataj.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La junaj folioj kaj tigoj manĝeblas en salato au (mallonge) kuirita. Ankaŭ la radiko manĝeblas, ĝi havas guston de terpomo. Ne manĝu tro grandkvante pro la okzala acido.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]