Pál Bornemisza (episkopo)
Etoso
Pál Bornemisza | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1499 en Pécs | ||||
Morto | 14-an de decembro 1579 (80-jaraĝa) en Nitro | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo politikisto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Transilvanio | |||||
Dum | 1553- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pál BORNEMISZA [bornemisa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bornemisza Pál estis hungara episkopo, preposto, politikisto. Lia familia nomo estis ankaŭ Abstemius kaj Bornemissza. Pál Bornemisza [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1499 en Pécs. Li mortis en 1579 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Bornemisza devenis el burĝa familio, sed li nobeliĝis en 1526. Li frekventis lernejon en Bologna. Liaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- en 1527 ĉefdekano
- en 1534 preposto en Óbuda
- en 1538 reĝa sekretario (li devis okupiĝis pri Slavonio)
- episkopo en 1548 en Veszprém
- diplomato en 1551 en Transilvanio
- episkopo en 1553 en Transilvanio.
En Transilvanio li politikadis por interesoj de Habsburgoj, tial li suferis konfliktojn, fine li devis abdiki em 1556. Poste li ricevis diocezon de Nyitra.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Statuta synodalia ecclesiae Nitriensis anni 1494