Pál Gulyás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Tiu ĉi artikolo estas pri la poeto Gulyás Pál. Ekzistis bibliotekisto kaj literatura historiisto Gulyás Pál, naskita en 1881 en Budapeŝto.


GULYÁS Pál (29-a de oktobro 189913-a de majo 1944) estis hungara poeto de Debrecen.

Gulyás estis filo de la debrecena instruisto GULYÁS István. Li naskiĝis kun katarakto sur unu okulo; pro tio li suferis inter la gefratoj kaj en la lernejo. Li diplomitiĝis en Debrecen pri instruado kaj filologio, poste li instruis en Hajdúböszörmény (1924), en Kiskunhalas (1925-1926) kaj fine en Debreceno en metiista lernejo.

Lia unua poemaro „Viharban” (En tempesto) aperis en 1923. Li estas kundfondinto de la Asocio Ady de Debrecen en 1927. Gulyás aliĝis en la 1930-aj jaroj al la grupo de popolismaj verkistoj (Fülep Lajos, Németh László). Li estis kunfondinto kaj redaktisto de ilia gazeto Válasz (Respondo).

Liajn frutempajn poemojn saturis panteisma naturtravivaĵo. Ĉe la alproksimiĝo de la Dua mondmilito karakterizis akra socio-kritiko lian poezion baraktantan kontraŭ vizio pri pereo.

La komponisto György Kurtág en 1969 verkis "Memore al vintra vesperiĝo" kun la subtitolo "kvar fragmentoj laŭ poemoj de Gulyás Pál", laŭ peto de la urbo Debrecen. La urbo ankaŭ nomis mezlernejan studentejon laŭ Gulyás Pál (Gulyás Pál Középiskolai Kollégium). La loka historia muzeo "Csongrád" konservas dokumentojn de li, interalie poŝtkartojn, kiujn li skribis stenografie al Tamás Deák.

  • Testvérgályák (1923)
  • Misztikus ünnepi asztal (1928)
  • Tékozló (1934)
  • Az Alföld csendjében (1943)
  • Gulyás Pál válogatott versei (Elektitaj poemoj 1957)

Gulyás estis ankaŭ esperantisto. Fine de la 1920-aj jaroj li tradukis egalnivele plurajn poemojn siajn al Esperanto („La koro de l’ soldato”, „Pejzaĝo de l’ pentristoj”, „Sur la memorŝtonon de Ady”, „La muta foliaro”, „Krioj”, „Mistika festa tablo” – publikigitaj en la Debrecena Bulteno, n-ro 16. Li korespondis kun d-ro Kálmán Kaloĉay, kies respondo publikiĝis en la sama numero.)

Aliaj poemoj en Esperanto:

  • Kien la sango de Kristo
  • Honora
  • Rimforĝisto
  • Debrecen, vi prahaveno (Debrecena Bulteno n-ro 31)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Poemoj de Pál Gulyás (1993, Debrecena Bulteno n-ro 79)
  • La am-poezio de Pál Gulyás (1993, Debrecena Bulteno n-ro 79)

(Sentitole)

Tie suno malheliĝas,
tie lumon kelo ligas,
tie tombfosist’ ne fosas,
tiel malsan’ ne magrigas.
Ĉu nin la Submondo ravas
kie mortintoj ĝemas?
Eĉ sub tero estas vivo,
flor’ eĉ el tombo venas.

(1936)


Nun alvenas la amo (fragmento)

Vidu, mi ĝisnun mutis,
min en polvon mi klinttrudis,
gapis kun laca flamo...
Nun alvenas la amo!

Nun por mi la amo venas
ĝi brulan nubĉaron portas!
Jen la nubo malglisas!
....

(tradukoj de Tibor Papp)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]