Pál Oberschall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Oberschall
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de majo 1871(nun 1871-05-11)
en Hungario Rózsahegy (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 13-an de oktobro 1934
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Pál Oberschall [oberŝal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oberschall Pál estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Adolf Oberschall.

Pál Oberschall[1] naskiĝis la 11-an de majo 1871 en Rózsahegy (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, (nuntempa Ružomberok en Slovakio), li mortis la 13-an de oktobro 1934 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Oberschall akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József. Inter 1893-1896 li estis juĝisto en sia naskiĝurbo, poste en Pozono. En 1899 li ekinstruis en la Reĝa Jura Akademio (Pozono). En 1901 li akiris habilitiĝon en Universitato Ferenc József, poste li estis jam profesoro en la akademio. Tiutempe li ankaŭ studvojaĝis kaj partoprenis kongresojn. Ekde 1914 li instruis en la Reĝa Jura Akademio (Kassa). Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1907 kaj 1912.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A házassági vagyonjogi rendszerek főbb válfajainak méltatása (1890)
  • A munkásbiztosítás kérdésének kifejtése (1891)
  • Az összkormányzati rendszer főbb elvei (1892)
  • A tisztességtelen versenyről (1893)
  • A visszaesésről (1900)
  • Deák Ferenc emlékezete (1904)
  • A büntetőjog történelmi fejlődése és újabb irányzata (1907)
  • A rehabilitációról (1913)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]