Pál Révész

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pál Révész [rEvEs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Révész Pál estas hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987), membro de Academia Europaea (1989).

Pál Révész [1] naskiĝis la 6-an de junio 1934 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Révész frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1952-1957. Post la diplomo li eklaboris samloke en la matematika fakultato. Inter 1964-1987 li laboris en matematika instituto nomata pri Alfréd Rényi. En 1969 li doktoriĝis antaŭ la akademio. En 1985 li ricevis eblecon ankaŭ instrui en teknikuniversitato en Vieno, post 2 jaroj li instruis ankaŭ en teknikuniversitato en Budapeŝto. En Vieno li estis ankaŭ katedrestro. En 1997 li pensiuliĝis. Li okupiĝas precipe pri probablokalkulo kaj matematika statistiko. Li ricevis premion en 1978.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • The Laws of Large Numbers (1970)
  • Strong Approximation in Probability and Statistics (1981)
  • Random Walks of Infinitely Many Particles (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]