Pál Sporzon (1867 - 1917)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pál Sporzon (1867))
Pál Sporzon
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1867 (1867-08-29)
en Buda
Morto 4-an de decembro 1917 (1917-12-04) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia Akademio
Familio
Patro Pál Sporzon (1831 - 1917)
Okupo
Okupo instruisto. agronomo
vdr

Pál Sporzon [ŝporzon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sporzon Pál estis hungara akademia instruisto, agronomo. Lia samnoma patro estis Pál Sporzon (1831).

Pál Sporzon [1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1867 en Buda, li mortis la 4-an de decembro 1917 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Sporzon frekventis mezlernejojn en Keszthely, Magyaróvár, Pozsony, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Inter 1887 kaj 1892 li faris la kutiman ekzercan laboron en eklezia bieno en Veszprémvarsány, poste li estis asistanto en Reĝa Teknikuniversitato palatino József. Inter 1895–1907 li instruis en profesora rango en ekonomia akademio de Debrecen, poste li revenis al simila akademio en Magyaróvár, kie li gvidis ankaŭ la maŝinan stacion. Li multe kontribuis (11 libroj, 38 studoj, 28 raportoj kaj aliaj), kiun la frua morto interrompis. Li multe okupiĝis pri agrikulturaj maŝinoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hazai új vetőgépek (1895) - studo
  • A kisgazda mezőgazdasági gépei (1903)
  • Talajművelésnél kisgazdaságokban használt gépek és eszközök (1910)
  • Das Motorpflugwesen in Ungarn (1917)

Fontoj[redakti | redakti fonton]