Pál Vajda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Vajda
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1907 (1907-12-10)
en Budapeŝto
Morto 8-an de junio 1982 (1982-06-08) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Alia nomo Vajda Pál R. • Paál Rezső vd
Okupo pentristo • kulturhistoriisto • bibliografo • verkistoĵurnalisto • verkisto de nefikcio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál Vajda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda Pál estis hungara verkisto, bibliografo, ĵurnalisto.

Pál Vajda [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de junio 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Vajda frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis 2 jarojn en teknika altlernejo en Berlino, fine li doktoriĝis el filozofio en Sorbono en 1934. Jam dum la parizaj studentaj jaroj li faris ĵurnalistajn laborojn. Li interesiĝis pri historio de la tekniko. Hejmenveninta li laboris en redaktejo. Li multe esploris en bibliotekoj, li ne nur kontrubuis artikolojn, sed eĉ librojn. En fino de la 2-a mondmilito li iĝis militkaptito, hejmenveninta li daŭris sian laboron kaj ankaŭ prelegis en diversaj rondoj al la simplaj homoj. Ekde 1963 li laboris en teknika dokumentejo-muzeo ĝis la emeritiĝo en 1967, tamen li okupiĝis plu pri teknikaj historioj (ĉefe pri hungaraj inventistoj) ĝismorte. Li verkis pli ol 30 librojn en tiuj temoj, se ne paroli pri la artikoloj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Mesél a hangszóró (1939) - debuta libro
  • Magyar feltalálók. Négy évszázad 46 technikusa (Hungaraj inventistoj. 46 teknikistoj dum 4 jarcentoj), (1943)
  • Oroszok a magyar szabadságharcról. Adalékok a szabadságharc orosz nyelvű bibliográfiájához (Rusoj pri la hungara liberecbatalo (1849). Aldonaĵoj al la ruslingvaj bibliografioj), (1949)
  • Nagy magyar feltalálók (Grandaj hungaraj inventistoj), (1952, 1958) - en la lasta eldono datenoj pri 200 inventistoj kaj 400 inventoj
  • Magyar hidak – magyar hídépítők. A hídépítés magyar úttörői (Hungaraj pontoj - hungaraj pontokonstruistoj, (1964)
  • Bánki Donát-Csonka János és a benzinmotor (Donát Bánki - János Csonka kaj la benzina motoro), (1979)
  • Eötvös torziós inga (La tordeca pendolo de Loránd Eötvös), (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]