Pál Vasvári (gitaristo)
Pál Vasvári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de majo 1957 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de junio 2016 (59-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | basisto |
Pál Vasvári [vaŝvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vasvári Pál estis hungara ĵazmuzikisto (gitaristo, kontrabasisto).
Pál Vasvári[1] naskiĝis la 26-an de majo 1957 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de junio 2016.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pál Vasvári maturiĝis en muzikarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1981. Jam dum la lernejaj jaroj ekde 1979 li ludis en diversaj ĵazorkestroj antaŭ ol fini siajn studojn. Post siaj studoj li aliĝis al pluraj ĵazorkestroj, li muzikis ekzemple kun Béla Szakcsi Lakatos kaj Gyula Babos. Li estis la kunfondinto de ĵazkvarteto en 1986, li fondis alian ĵazorkestron post 3 jaroj, triopon en 2001. Tiutempe li ankaŭ komponadis kaj instrumentadis. Ĉefe eksterlande li ludis ankaŭ kun famaj eksterlandaj ĵazistoj, ekzemple Dave Samuels.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun video (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- [1] Arkivigite je 2022-01-16 per la retarkivo Wayback Machine