Péter Andorai
Péter ANDORAI, hungare Andorai Péter, Esperante Petro Andorai estas hungara aktoro.
Péter Andorai naskiĝis la 25-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.
Biografio
Péter Andorai frekventis aktoran ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1972-1976, dume li ricevis rolojn en Teatro de Kecskemét. Poste li apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto) kaj Teatro József Attila. Baldaŭe li ludis ankaŭ en Teatro Radnóti, Teatro Petőfi (Veszprém), Nacia Teatro (Pécs), Nacia Teatro (Szeged). Lia edzino naskis filon en 1983. Li ricevis premion Kossuth en 1994 kaj precipe pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Roloj (elekto)
- 66 kinejaj filmoj inter 1975-2009, ekzemple Mephisto, 1981; Redl ezredes (Kolonelo Redl), 1985; Rokonok (Parencoj), 2006
- 22 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1975-2001, ekzemple Az apostol (La apostolo), 1991
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Epifanio, aŭ kiel vi volas - Malvolio; Hamleto - Claudius; Andrew Lloyd Webber-Tim Rice: Evita - Eva Perón