Péter Bokor (dramaturgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Bokor
Péter Bokor (dekstre) en 1982
Péter Bokor (dekstre) en 1982
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1924 (1924-09-19)
en Pécs
Morto 7-an de oktobro 2014 (2014-10-07) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Hanna Bokorné Szegő
Okupo
Okupo filmreĝisorohistoriistoverkisto • dramaturgo
vdr

Péter Bokor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokor Péter estis hungara dramaturgo, filmaj reĝisoro kaj scenaristo. Lia edzino estis Hanna Bokorné Szegő.

Péter Bokor[1][2] naskiĝis la 19-an de septembro 1924 en Pécs, li mortis la 7-an de oktobro 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Bokor devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Kaposvár en 1942. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita al nazia Germanio. Li sukcesis hejmenveni en 1946, poste li studis jaron. Inter 1947 kaj 1958 li laboris en diversaj filmaj laborejoj, kie li faris la hungarlingvajn versiojn al scenarlibroj. Ekde 1958 li jam ankaŭ estis reĝisoro kaj scenaristo de dokumentaj filmoj. Inter 1963–1973 li havis statuson en Hungara Televizio, poste li revenis al la filma produktejo ĝis la emeritiĝo en 1986. Post 2 jaroj li kandidatiĝis pri historio ĉe Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1964-2005. Li edziĝis al vidvino (kun filino) en 1947, lia edzino denove naskis filinon en 1949. Péter Bokor vidviĝis en 2006.

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Halálkanyar (ankaŭ reĝisoro, 1961)
  • Semmelweis Ignác (televizis filmo, 1967)
  • A frankhamisítás (ankaŭ reĝisoro, televizia, 1971)
  • Századunk (ankaŭ reĝisoro, televizia serio, 4 epizodoj, 1981)
  • Századunk tanúja - Habsburg Ottó (ankaŭ reĝisoro, televizia, 1989)

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szívélyes üdvözlet (1959)
  • Éjszakára hajnal (1965)
  • Királygyilkosság (1984)
  • Nehéz föld (1998)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Felfedezők és hódítók (kunaŭtoro, 1961)
  • Edzés verseny nélkül (1979)
  • Zsákutca. A Századunk sorozat interjúi (intervjuoj, 1985)
  • Egy év Habsburg Ottóval. Beszélgetések (1999)
  • Az Ékszerész, a Szőke és a Sánta. Egy német történet (2010)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]