Péter Katona
Péter Katona | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1931 en Vésztő |
Morto | 24-an de novembro 1983 (52-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filozofo logikisto universitata instruisto |
Péter Katona, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Katona Péter estis hungara marksisto, logikisto, altlerneja instruisto.
Péter Katona[1] naskiĝis la 12-an de marto 1931 en Vésztő, li mortis la 24-an de novembro 1983 en Szeged.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Péter Katona maturiĝis en gimnazio en Gyula en 1950, poste li akiris pedagogian diplomon en Instituto de Herzen en Leningrado en 1954, kiun oni akceptis en Hungario. Hejmenveninta li estis asistanto en partia lernejo, inter 1957–1959 jam en Scienca Universitato de Szeged. En la universitato liaj instruaj rangoj altiĝis: lektoro (1959–1968), docento (1968–1983). Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1958, li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1967. Liaj sciencaj ĉeftemoj estis kontraŭdiroj de la dialektika kaj formala logikoj, krome filozofiaj leĝoj de la homa penso. Lia edzino naskis 2 filojn. Li ricevis unufoje premion en 1977.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Anyag és tudat. (kunaŭtoro, 1955)
- A logika korszerű értelmezésének kérdéséhez. (ankaŭ disertaĵo, 1959)
- A formális logikai és a dialektikus logikai törvények viszonya. (disertaĵo, 1964)
- A gondolkodástörvények értelmezése és a dialektikus materializmus. (disertaĵo, 1965)
- Tükröződési elmélet és a tudat aktivitása. (monografio, 1978)
- Teremti-e a tudat az objektív világot? (1984)