Péter Tamás Sótonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Tamás Sótonyi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1954 (1954-09-27) (69-jaraĝa)
en Mosonmagyaróvár
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Péter Tamás Sótonyi [tamAŝ ŝOnonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sótonyi Péter Tamás (tamen plej ofte pli mallonge Sótonyi Péter) estas hungara altlerneja instruisto.

Péter Tamás Sótonyi[1] naskiĝis la 27-an de septembro 1954 en Mosonmagyaróvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Sótonyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1973, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1979. Li ricevis stipendiojn (1979-1982) en la universitato kaj inter 1982-1985 en Universitato Semmelweis. Li estis asistanto (1985-1991), lektoro (1991-1993), docento (1993-2001), pli poste profesoro kaj katedrestro en la veterinara universitato (foje nur fakultato). Li estis dekano inter 2012-2017, poste rektoro. Li kandidatiĝis en 1989, doktoriĝis en 2013 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1994. Li ofte instruas kaj esploras en eksterlandaj universitatoj. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1999-2015. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1985, respektive en 1990.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A házimadarak nemi mirigyeinek fejlődése, funkcionális szerkezetváltozása, különös tekintettel a szteroid és trophormonok endokrin befolyásolására (disertacio)
  • A fejlõdés genetikája és szabályozása (kunaŭtoro, 1979)
  • Néhány érdekesség a zsiráf csontos vázáról: Einige Besonderheiten uber das Knochengerust der Giraffe (kunaŭtoro, 1981)
  • A tejmirigy anatómiája és a tejtermelés élettana (1996)
  • Verdauungsapparat (kunaŭtoro, 2009)
  • Linear relationship found by magnetic resonance imaging between cerebrospinal fluid volume and body weight in dogs (kunaŭtoro, 2017)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.