Pörböly

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Pörböly (porboj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Danubo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Baja-Bátaszék. La lasta troviĝas 6, Baja 13 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la turka erao troviĝis tie kaŝitaj farmoj en la marĉo. Grandaj inundoj okazis en 1956 kaj en 1965. El la farmoj vilaĝo formiĝis ricevanta rangon vilaĝo en 1985. La ĉirkaŭaĵo de kunfluejo Sió kaj Danubo iĝis Nacia parko. La loĝantaro laboras precipe en la nacia parko.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, kuracejo, familihelpa servo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia parko nomata "Gemenc" kune kun arbara etfervojo.