Pŝovanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pŝovanoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Pŝovanoj (latine Psouane, Pssouane, ĉeĥe: Pšované) estas unu el mitaj ĉeĥaj triboj loĝantaj antaŭ la estiĝo de přemyslida duklando sur bohemia teritorio. Pŝovana princlando devis havi sian centron en remparburgo Pšov (la hodiaŭa Mělník). Laŭ Legendo de Kristiano unu el la pŝovanaj princoj estis Slavibor, kies filino devis esti Ludmila, la edzino de Bořivoj. Ne eblas decidi, por kiom temas pri fidinda informo, ĉar en aliaj legendoj sankta Ludmila havas malsaman devenon.

Mencioj en literaturo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Bořivoj havis ankaŭ edzinon de nomo Ludmila, la filinon de Slavibor, la princo de lando slava, kiu dum malnovepoko nomiĝis Pšov, nun de la hodiaŭaj homoj laŭ burgo antaŭ nelonge konstruita Mělnik nomata. 
— Legendo de Kristiano[1]

Ankaŭ Kosmas en la 15-a ĉapitro de la unua parto de sia kroniko mencias burgon Pšov kiel sidejon de Slavibor, la patro de sankta Ludmila.[2]

August Sedláček en sia moto Čechy - dějiny - rozdělení Čech kmenové a krajské en Ottův slovník naučný skribas:

Citaĵo
 Pŝovanoj nomiĝis laŭ la burgo Pšov (Mělník) kaj rivereto Pšovka. De ĉeĥoj dividis ilin Elbo, sed al nordo ili distiriĝis ĝis limregiona arbaro, te. al Mimoň, kaj de tie en valon de Jablonec. Ankaŭ subregiono de Jizera apartenis al ilia lando, ĉar Boleslav Lítý, la princo ilia, ĉi tie konstruis, burgon Boleslav (Stará) kaj eble ankaŭ Boleslav duan (Mladá). 
— August Sedláček[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tomek, O starém rozdělení Čech na župy (»ČČM.«, 1859, str. 185-186)
  • H. Jireček, Památky archaeol. lI., str. 266-267
  • Kalousek, O rozsahu říše České za Boleslava II (» Sborník hist.», 1883, str. 101)
  • Lippert, Socialgeschichte Böhmens I., 36
  • J. Pekař, Nejstarší kronika česká (Histor. bibl. č. 5).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kristián. [1].
  2. Kosmas. (2005) Kosmova kronika česká. Praha: Paseka. ISBN 80-7185-515-4.
  3. Sedláček, August. (1908) Ottův slovník naučný, Čechy - dějiny - rozdělení Čech kmenové a krajské. Praha: Jan Otta.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]