Pūowaina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pūowaina
monto
Geografia situo 21° 19′ N, 157° 51′ U (mapo)21.3125-157.84611111111Koordinatoj: 21° 19′ N, 157° 51′ U (mapo) f4
Pūowaina (Havajo)
Pūowaina (Havajo)
DEC
Pūowaina
Pūowaina
Situo de Pūowaina
Pūowaina (Usono)
Pūowaina (Usono)
DEC
Pūowaina
Pūowaina
Situo de Pūowaina
Map
Pūowaina
vdr

Pūowaina (havaje) aŭ Punchbowl (angle) estas eksaktiva tufkonusa vulkano en Honoluluo, Havajo. Ĝi estas la loko de la Nacia Memoreja Tombejo de la Pacifiko de la usona armeo.

La vulkana kratero estis formita antaŭ proksimume 75 000 ĝis 100000 jaroj dum la dua agadofazo de la Honolulua Vulkana Serio. La kratero rezultis el la elĵeto de varmega lafo tra fendoj en la malnovaj koralaj rifoj kiuj, tiutempe, etendiĝis ĝis la piedo de la montoĉeno Koʻolau. La vulkano plej verŝajne estas unugeneza vulkano, tio signifas, ke ĝi nur unufoje erupciis.

Kvankam ekzistas diversaj tradukoj de la havaja nomo de la vulkano, "Pūowaina", la plej ofta estas "monteto de ofero". Ĉi tiu traduko proksime rilatas al la historio de la kratero. La unua konata uzo estis kiel altaro kie havajanoj ofertis homajn oferojn al siaj dioj kaj mortigis malobservantojn de la multaj tabuoj. Poste, dum la regado de Kamehameha la 1-a, du kanonoj estis muntitaj ĉe la rando de la kratero por saluti distingitajn alvenantojn kaj signi gravajn okazojn. Frue en la 1880-aj jaroj, unuaj terpecoj sur la deklivoj de la Punchbowl ludoniĝis por setlado kaj en la 1930-aj jaroj, la kratero estis utiligita kiel pafilejo por la Havaja Nacia Gvardio. Kontraŭaviadilaj kanonoj situantaj tie estis pafitaj dum la japana atako la 7-an de decembro 1941. Proksime al la fino de Dua Mondmilito, tuneloj estis fositaj tra la rando de la kratero por la lokigo de artilerio por gardi la havenon de Honoluluo kaj la sudan parton de la areo Pearl Harbor.

Dum la malfruaj 1890-aj jaroj, komisiono rekomendis ke la monto iĝu la loko por nova tombejo por la kreskanta loĝantaro de Honoluluo. La ideo estis malaprobita pro timo de poluado de la akvoprovizado kaj la emocia malemo al kreado de urbo de la mortintoj super urbo de la vivantoj. Kvindek jarojn poste, la Usona Kongreso rajtigis la stigon de nacia tombejo en Honoluluo je du kondiĉioj: ke la loko estu akceptebla al la nacia usona ministerio de defendo, kaj ke la areo estu donacita prefere ol aĉetita. En 1943, la guberniestro de Havajo ofertis la monton por nacia tombejo. La financa buĝeto aliflanke montriĝis nesufiĉa, kaj la projekto estis prokrastita ĝis post Dua Mondmilito. Antaŭ 1947, la Usona Kongreso kaj veteranaj organizaĵoj metis forte premis por trovi daŭran tombejon en Havajo por la restaĵoj de miloj da mondmilitaj soldatoj sur la insulo Gvamo atendanta daŭran entombigon. Poste, la armeo denove komencis plani la tombejon sur la monto; en februaro 1948 la Usona Kongreso aprobis financadon kaj la konstruo komenciĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]