PDF.js

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PDF.js
PDF-legilo en Firefox 19.0b4
PDF-legilo en Firefox 19.0b4

PDF-legilo en Firefox 19.0b4
Aŭtoro Mozilo
Programisto Andreas Gal
Programlingvo JavaScript
Permesilo Apache License 2.0
Retejo https://github.com/mozilla/pdf.js
vdr

PDF.jspdf.js estas libera komputila programo, verkita en JavaSkripto, por transformi dosierojn el la formo PDF al HTML5 legebla per TTT-legilo.

PDF.js povas esti parto de retpaĝaro aŭ de TTT-legilo. Ekzistas etendaĵo por Mozilla Firefox, kiu en Aŭgusto-Septembro de 2012 estis uzata en 60-100 mil TTT-legiloj.[1] Ekde Firefox 15 la legilo (ne kiel etendaĵo) estas parto de Firefox mem,[2] kaj ekde Firefox 19 ŝaltitas defaŭlte.[3]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2012-09-09.
  2. Антон Благовещенский (Anton Blagoveŝĉenskij) (2012-08-29). Вышла новая версия браузера Firefox 15 (ruse). Российская газета. Arkivita el la originalo je 2022-09-23. Alirita 2012-09-09.
  3. Bug 773397 - Disable pdf.js prior to FF15 beta 5, bugzilla.mozilla.org