Mozilo (projekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mozilo
organizaĵo • komunuma projekto
Komenco 23-a de februaro 1998 vd
Poste Mozilla-Fondaĵo vd
Lando(j) Usono vd
Fondinto(j) Jamie Zawinski vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio de la projekto[redakti | redakti fonton]

En februaro de 1998, Netscape liveris la plejparton de la fontodosieraro de sia populara programaro Communicator (inkluzive la TTT-legilon Navigator) per malfermitkoda permesilo. Por teni la kunlaboradon pri Mozilo, Netscape kreis ankaŭ la organizaĵon Mozilla kaj la TTT-ejon http://www.mozilla.org/. Kvankam oni baldaŭ forlasis la originalan fontodosieraron, la organizaĵo fine sukcesis produkti Mozilon, interretan programaron pli kapablan ol Communicator.

Kiam Netscape maldungis disvolviĝistojn de Mozilo, la aŭtonoma neprofita fondaĵo Mozilla (Mozilla Foundation) komenciĝis je 15-a de julio en 2003.

Je 3-a de aŭgusto de 2005 la korporacio Mozilla komenciĝis.

Faroj[redakti | redakti fonton]

Komence, la projekto estis intencita krei anstataŭigon de la Netscape retumilo (Communicator). Tamen aktuale, ili ĉefe verkas pri la Mozilla Firefox TTT-legilo, Mozilla Thunderbird kliento por retpoŝto kaj novaĵgrupoj, kalendaro Mozilla Sunbird, k.t.p. Ili ankaŭ gastigas aliajn projektojn kiel SeaMonkey kaj Camino.


Vidu ankaû[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]