Paŭlo Aleksandro Zino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paŭlo Aleksandro Zino
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1916 (1916-02-09)
Morto 3-an de marto 2004 (2004-03-03) (88-jaraĝa)
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater St. Edmund's College, Ware • Christ's College vd
Profesio
Okupo ornitologo vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paŭlo Aleksandro ZinoPaul Alexander Zino (9a Februaro 1916 - 3a Marto 2004) estis portugala ornitologo laŭ kiu nomiĝas la Petrelo de Zino (Pterodroma madeira).

Zino naskiĝis en Madejro, sed edukiĝis en Anglio ĉe la lernejo Sankta Edmundo de Ware. En 1963 li partoprenis en ekspedicio al la Sovaĝaj Insuloj. LI revenis en 1967, konstruis tie domon kaj studis la reproduktan biologion de la Flavbeka pufino Calonectris diomedea. Tio kondukis al registara protektado de tiuj birdoj kaj al inkludo de la insuloj en la Natura Parko Madejro en 1986.

Zino vizitis ankaŭ la Insulojn Desertas, kie li studis la specion Feaa petrelo Pterodroma feae. Tio konsukis al intereso pri la pli malgranda P. madeira kiu estis jam malkovrita en 1903 en Madejro mem. Zino sukcesis remalkovri la lokon de la kolonio, kaj protekti ĝin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]