Pacifika Luterana Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pacifika Luterana Universitato
privata universitato • privata neprofitcela lernejo
moto Educating for Lives of
Thoughtful Inquiry, Service,
Leadership, and Care

(Edukado por vivoj de
penema enketo, servo,
gvidado kaj prizorgo)

Informoj
fondodato 1890
speco privata
Situo
Geografia situo 47° 8′ 41″ N, 122° 26′ 34″ U (mapo)47.144854-122.442809Koordinatoj: 47° 8′ 41″ N, 122° 26′ 34″ U (mapo)
lando Usono
adreso 1010 122nd St So, Tacoma, WA, 98447-0003
poŝtkodo 98447-0003
Nombroj
nombro de studentoj 2 907 vd (stato: septembro 2020)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
Pacifika Luterana Universitato (Vaŝingtonio)
Pacifika Luterana Universitato (Vaŝingtonio)
DEC
Pacifika Luterana Universitato
Pacifika Luterana Universitato
Pacifika Luterana Universitato (Usono)
Pacifika Luterana Universitato (Usono)
DEC
Pacifika Luterana Universitato
Pacifika Luterana Universitato
Map
Pacifika Luterana Universitato
vdr

Pacific Lutheran University (esperantigebla kiel Pacifika Luterana Universitato) aŭ PLU estas privata kristana altlernejo lokita en Parkland,[1] Vaŝingtonio, Usono. Parkland estas antaŭurbo de Takomo, kaj oni ofte missupozas ke PLU estas en Takomo. PLU donas gradojn bakalaŭrajn kaj magistrajn pri diversaj studobjektoj kaj profesioj. Ĝi estas filia kolegio de la Evangelia Luterana Eklezio en Usono. Ĝi havas ĉirkaŭ 3 400 studentojn kaj 283 profesorojn.[2] ĉe sia arbe kovrita kampuso de 630,000 m2.

PLU aktuale konsistas el la Kolegio de Artoj kaj Sciencoj (konsistanta el Fako de Humanaĵoj, Fako de Naturaj Sciencoj, kaj la Fako de Sociaj Sciencoj), la Lernejo de Belartoj kaj Komunikado, la Lernejo de Komerco, la Lernejo de Edukado kaj Movadaj Studoj, kaj la Lernejo de Flegado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Enmigrintoj el Skandinavio fondis la universitaton en 1890, kaj la unuaj kursoj ekis en 1894, kun 30 studentoj. La tuta universitato estis en unu konstruaĵo ĝis 1912. La unua prezidanto de la lernejo estis Bjug Harstad, kaj la unua konstruaĵo, antaŭ "Old Main", nun portas la nomon Harstad Hall.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Tallest Building in Parkland Arkivigite je 2010-07-11 per la retarkivo Wayback Machine, Brielle Erickson, en Campus Voice, alirdato 2012-02-01
  2. 2011-12 faculty information[rompita ligilo], PLU Office of Institutional Research, alirdato 2012-02-01

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]