Padrones de Bureba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Padrones de Bureba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09593
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 42′ N, 3° 32′ U (mapo)42.704722222222-3.5319444444444Koordinatoj: 42° 42′ N, 3° 32′ U (mapo) [+]
Alto 785 m [+]
Areo 20,32 km² (2 032 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Padrones de Bureba (Provinco Burgoso)
Padrones de Bureba (Provinco Burgoso)
DEC
Padrones de Bureba
Padrones de Bureba
Situo de Padrones de Bureba
Padrones de Bureba (Hispanio)
Padrones de Bureba (Hispanio)
DEC
Padrones de Bureba
Padrones de Bureba
Situo de Padrones de Bureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Padrones de Bureba [+]
vdr

Padrones de Bureba [paDROnes debuREba] estas submunicipo kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.
Preĝejo de Sankta Mameso.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la 1950-aj jaroj, kiu elmigris ĉefe al Burgoso kaj al Bilbao.

Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas sur la Valo Caderechas [kadeREĉas] en montara tereno kun kverkoj kaj pinoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Padrones aperis citita en dokumento de la Monaĥejo de Sankta Savinto de Oña de 1156. La preĝejo de Sankta Mamés enhavis gotikan retablo kaj gravajn pentraĵojn; la retablo estis translokigita antaŭ jaroj al la Muzeo de la Retablo de Burgos, en la preĝejo de Sankta Stefano. Estas ankaŭ du ermitejoj, nome de Sankta Olalla kaj de Sankta Marteno. Meze de la 19-a jarcento estis lernejo kaj du farunmuelejoj ĉe la rojo Barruel.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mameso.

Vidaĵo de Padrones de Bureba.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]