Pakoro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Pakoroj en Ĝajpuro
Pakoro (Pakora) (hinde: पकोड़ा, pakoṛā, sanskrite पक्ववट pakvavaṭa) estas barata fritita manĝeto aŭ hastmanĝo.
Oni trempas ingrediencon (ekzemple cepo, melongeno, spinaco, terpomoj, florbrasiko, tomato, kokaĵo) en pasto el faruno de kikeroj kaj fritas ĝin en oleo. Depende de la ingredienco oni uzas diversajn nomojn. Se oni uzas cepon la nomo estas onion bhaji kaj ĉe spinaco palak pakora.