Saltu al enhavo

Palaco Cifra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Cifra
Lu-loĝdomo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo secessionist architecture in Hungary vd
Arkitekto Géza Márkus vd
Lando Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Kecskemét
Situo
Geografia situo 46° 54′ 31″ N, 19° 41′ 42″ O (mapo)46.90848619.695011Koordinatoj: 46° 54′ 31″ N, 19° 41′ 42″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Kecskemét

Palaco Cifra (Kecskemét)
Palaco Cifra (Kecskemét)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Kecskemét

Palaco Cifra (Centra Kecskemét)
Palaco Cifra (Centra Kecskemét)
DEC
Map
Palaco Cifra
vdr

La Palaco Cifra estas secesia historia monumento en Kecskemét. Ĝi apartenas al la plej hungarecaj konstruaĵoj pro la riĉaj hungaraj motivoj.

Palaco Cifra en Kecskemét
Fajencaj ornamaĵoj sur la palaco

La palaco estis konstruita en 1902 fare de Géza Márkus, komence ĝi estis loĝdomo kun teretaĝaj vendejoj. Post la 2-a mondmilito la sindikato ricevis la palacon, tie estis centro de la sindikatoj en Bács-Kiskun. Ekde 1983 en la palaco bildgalerio, poste ankaŭ Muzeo Katona József funkcias. En 2006 la palaco renoviĝis, eĉ ĝi ricevis premion pro la renoviĝo.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa palaco kun keloj situas laŭ 3 stratoj laŭ la trotuaroj. Oni faris sekciojn ĉe ambaŭ eĝoj, tial kreiĝis ankaŭ du tre mallarĝaj fasadoj. Malsupre en unu el la mallarĝa fasado la enireja pordo havas lokon. Laŭ la 3 stratoj estas videblaj fajencaj ornamaĵoj kun hungarecaj motivoj. Ili estis produktitaj en uzino de Vilmos Zsolnay.

En la 1910-aj jaroj la urba municipo ricevis pentraĵojn, poste ankaŭ aliaj mecenatoj riĉigis la kolekton. Ili estas videblaj en la bildgalerio, krome ofte oni aranĝas porokazajn ekspoziciojn.

La palaco antaŭ la renoviĝo
Aerfoto pri la palaco