Palaco de la Porfirogeneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fasado de la palaco de la Porfirogeneto.
Palaco de la Porfirogeneto.

La palaco de la Porfirogeneto (laŭ turka lingvo: Tekfur Sarayı,) estas bizanca palaco de la filo aŭ filino de la bizanca imperiestro establita en la 13-a jarcento situe en la norda ero de la urbo Konstantinopolo aneksita al la palaca amplekso de la Blaĥerna palaco.

Strukturo kaj historio[redakti | redakti fonton]

La palaco de la Porfirogeneto, kies loko origine estis loĝata de la imperiestro Konstantino la 7-a, stariĝas tute apude de la Teodozaj muregoj, inter la pordego de Adrianopolo kaj la pordego Kalegaria tie kie ili kontakte proksimas al la defenda murzono starigita, diversperiode, por protekti la ĉeurbon de la Blaĥernoj. La konstruaĵo estis establita fine de la fine de la 12-a kaj komence de la 13-a jarcentoj. La nomo devenas de la filo de la imperiestro Konstanteno Paleologo, dirita Porfirogeneto, nome "naskita en la purpuro": tiu estis la titolo de la heredantoj al la trono, kiuj naskiĝis en la porfira, renoma ĉambro de la Granda Palaco dekoraciita per “porfiro” kaj revestita per purpuraj drapoj destinita la imperiaj naskiĝoj.

Post la konkero de Konstantinopolo, la palaco estis utiligita kiel deponejo de la utiligaĵaro de la sultano, sinsekve kiel “ĉevalejo”, poste kiel metiejo por la produktado de ceramiko kaj kiel hospico por malriĉuloj, kaj fine forlasita en la 17-a jarcento.

Nune, el la Porfirogeta palaco pluestas nur la refarita muro kaj ŝtona fasado. Tiu palaco estis unu el la precipaj ekzemploj de la rezideja bizanca arkikteturo. Ekde 2006, oni laboras por restaŭradi tiun palacon.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (en) John Freely, Blue Guide Istanbul, W. W. Norton & Company,‎ 2000
  • (en) Shelia Blair, The Art and Architecture of Islam, 1250-1800, Yale University Press,‎ 1996
  • (en) Alexander van Millingen, Byzantine Constantinople: The Walls of the City and Ad-joining Historical Sites, Londres, John Murray Eld.,‎ 1899

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]