Palagruža

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palagruža

AkvejoAdriatiko

Supermara alteco92 m. i. J. [+]
Koordinatoj42° 23′ 33″ N, 16° 15′ 34″ O (mapo)42.39237666666716.259494722222Koordinatoj: 42° 23′ 33″ N, 16° 15′ 34″ O (mapo)

Areo0,4 km² (40 ha) [+]
Nombro de insuloj5
Ĉefa insuloVela Palagruža

Loĝantaro0

Palagruža (Kroatio)
Palagruža (Kroatio)
DEC
Map
Palagruža
Vikimedia Komunejo:  Palagruža [+]
vdr

Palagruža (itale Pelagosa) estas eta neloĝata insulgrupo en la Adriatiko, apartenanta al Kroatio. La samnoma ĉefa insulo longas 1400 m, larĝas 300 m, havas mediteranean vegetaĵon.

La insuloj estas naturaj rezervejoj kun endemaj plantoj kaj bestoj. Ili estas la plej foraj teritorioj de Kroatio, situas 120 km sude de Split kaj 160 km oriente de la itala Pescara.

Ekde 1875, troviĝas sur monteto (alta 90 m) de la ĉefinsulo grava lumturo.