Saltu al enhavo

Palais royal!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palais royal!
filmo
Originala titolo Palais royal !
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2005
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Valérie Lemercier
Scenaro Valérie Lemercier
Filmita en Parizo
Rolantoj Valérie Lemercier • Lambert Wilson • Catherine Deneuve • Alain Berger • Catherine Hosmalin • Chick Ortega • Colin Miller • Denis Podalydès • Didier Bénureau • Éric De Staercke • Étienne Chicot • Franck de Lapersonne • Gilbert Melki • Gilles David • Gisèle Casadesus • Hubert Saint-Macary • Jonathan Lambert • Manon Chevallier • Marie Mergey • Mathilde Seigner • Maurane • Michel Aumont • Michel de Warzee • Michel Elias • Michel Fortin • Michel Vuillermoz • Nanou Garcia • Noël Godin • Pierre Vernier (aktoro) • Vincent Grass • Soko • Véronique Barrault • Pauline Serieys • Alexandra Charles • Catherine Eckerle
IMDb
vdr

Palais royal! (Reĝa palaco!) estas komedia franca filmo reĝisorita de Valérie Lemercier, kiu mem aktoras kune kun Lambert Wilson, Catherine Deneuve, Michel Aumont kaj Mathilde Seigner, kaj publikigita en 2005.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Nacia funebro: la reĝo André, tre aprezata de siaj subuloj, mortas en akcidento de helikoptero. Tiu tragedio renversas la vivon de Armelle, logopedo de simplaj kutimoj kaj edzino de Arnaud, la juna filo de la reĝo, nome senzorgena princo. Tiukadre, la reĝino Eugénia malkovras, helpe de Granda Ĉambelano René-Guy, malnova ĉarto de la Mezepoko kiu ekskludas de la sukcedo la princon heredanton Alban, plej aĝa filo de la reĝo, ĉar li estas ankoraŭ fraulo kaj senfila. Kvankam malmulte preparita, Arnaud estas tial alvokita al la trono kaj Armelle devas lasi de unu tago al la sekva mateno siajn kabineton kaj pacientojn por adaptiĝi al la postuloj de sia nova statuso.

Estante nature afabla kaj servema sed malparolema, la estonta reĝino improvize ne sukcesas adaptiĝi al la rigideco tiom protokolema kaj la konstanta reprezenta postulo kiujn oni devigas al ŝi. La nova troa perado kiu ĉirkaŭas sian familion, la akreco de ŝia bopatrino, la malkovro de adulto fare de sia edzo kaj bedaŭrinda tortoĵeto finiĝas rezulte en brutala ŝanĝo. La ĝentila Armelle ŝanĝiĝas en manipulem princino kiu havas nur tiun obsedon: fari ĉion por ĝeni la reĝan familion.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Pri la filmo[redakti | redakti fonton]

La filmo ricevis plurajn premiojn.

Kvankam temas pri tute fikcia filmo, kelkaj detaloj de la intrigo similas al precizaj detaloj de la reala vivo de Lady Di kaj de la belga reĝa familio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]