Palestina araba dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La palestina araba dialekto inkludas plurajn formojn de la levantenia dialekto de la araba, parolataj de la palestinanoj en Palestino kaj de la palestina diasporo tutmonde.

Diferencoj kun aliaj levanteniaj arabaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

Anglalingva manlibro de la palestina araba por memlernado (1909)

La dialektoj parolataj de la araboj de Levantenio - la orienta marbordo de la Mediteraneo - aŭ la levantenia araba, formas grupon de arabaj dialektoj. Manlibroj pri la "siria dialekto" produktiĝis en la frua 20-a jarcento,[1] kaj en 1909 eldoniĝis specifa manlibro por la palestina araba.

Oni povas priskribi la palestinan araban dialekton kiel variaĵon de la levantenia araba dialekto pro tio, ke ĝi montras la jenajn distingajn levanteniajn trajtojn:

  • Konservema akcenta ŝablono, pli proksime al la klasika araba ol ĉie alie en la araba mondo.
  • La indikativa imperfektivo kun prefikso b-.
  • Tre ofta imāla de la ina fino, tio estas vokalŝanĝo de a al e (do nomoj ofte finiĝas per -eh).
  • Realigo de /q/ kiel [ʔ] en la urboj, sed [q] fare de la Druzoj kaj aliaj variaĵoj en la kamparo.
  • Komuna leksikono.

La rimarkeblaj diferencoj inter la sudaj kaj nordaj formoj de la levantenia araba, kiel la norda siria kaj libana araba, estas pli fortaj en eksterurbaj dialektoj. La ĉefaj diferencoj inter la palestina kaj norda levantenia arabaj estas jenaj:

  • Fonetike, la palestina dialekto malsamas de la libana en la klasikaj diftongoj /aj/ kaj /aw/, kiuj simpliĝis al [eː] kaj [o:] en la palestina dialekto kiel en la okcidenta siria, dum en la libana ili tenis diftongan prononcon: [eɪ] kaj [oʊ].
  • La palestina dialekto diferencas de la okcidenta siria rilate la mallongaj, akcentaj vokaloj /i/ kaj /u/. En la palestina ili tenas pli-malpli malferman prononcon [ɪ] kaj [ʊ], malsame al la siria, kiu neŭtraligas ilin al [ə].
  • La libana kaj siria dialektoj pli emas al imāla de /a:/ ol la palestina. Ekzemple, شتا 'vintro' estas ['ʃɪta] en la palestina sed ['ʃəte] en la libana kaj okcidenta siria. Iuj palestinaj dialektoj, ekzemple tiu de Gazao, tute ignoras imāla.
  • En morfologio, la pluralaj personaj pronomoj estas إحنا['ɪħna] 'ni', همه['hʊmme] 'ili', كم-[-kʊm] 'vi', هم- [-hʊm] 'ili' en la palestina dialekto, sed en la siria kaj libana dialektoj ili estas نحنا['nɪħna] 'ni', هنه['hʊnne] 'ili', كن-[-kʊn] 'vi', هن- [-hʊn] 'ili'.
  • La konjugacio de la imperfektivaj unua- kaj tria-persona viraj formoj havas malsamajn prefiksajn vokalojn. Palestinanoj diras باكتب['baktʊb] 'Mi skribas' باشوف[baʃuːf] 'Mi vidas' dum libananoj kaj sirianoj diras بكتب['bəktʊb] kaj بشوف[bʃuːf]. En la triapersona vira formo, palestinanoj diras بكتب['bɪktʊb] 'Li skribas' dum libananoj kaj okcidentaj sirianoj diras بيكتب['bjəktʊb].
  • Verboj komencantaj kun hamza ofte havas prefiksan sonon [o:] en la imperfektivo en la palestina dialekto. Ekzemple, la klasika araba havas اكل /akala/ 'manĝi' en la prezenca tempo, kaj آكل /aːkulu/ kun sono [a:] en la unupersona ununombra imperfektivo. La ofta ekvivalento en la palestina dialekto estas اكل /akal/ en la perfektivo kun imperfektiva unuapersona ununombra بوكل /boːkel/ (kun la indikativa prefikso b-). Do en Galileo kaj norda Cisjordanio, la parolata formo de la verba esprimo "Mi manĝas" estas komune ['bo:kel] / ['bo:tʃel], anstataŭ ['ba:kʊl] uzata en la okcidenta siria dialekto. Tamen notu, ke ['ba:kel] kaj eĉ ['ba:kʊl] estas uzataj en la sudo de Palestino.
  • Ankaŭ la konjugacio de la imperativo malsamas. "Skribu" estas اكتب ['ʊktʊb] en la palestina dialekto, sed كتوب [ktoːb], kun malsama akcento kaj vokalo kaj longeco, en la libana kaj okcidenta siria dialektoj.
  • Por nei verbojn kaj prepoziciajn pseŭdoverbojn, la palestina dialekto, kiel la egipta, kutime aldonas la sufikson ش [ʃ] aldone al la antaŭverba negilo /ma/, ekz., "Mi ne skribas" estas ماباكتبش [ma bak'tʊbʃ] en la palestina dialekto, sed مابكتب [ma 'bəktʊb] en la norda levantenia.
  • Laŭ vortoprovizo, la palestina dialekto pli proksimas al la libana ol la okcidenta siria. Ekzemple, "ne estas" estas مش [məʃ] same en la libana kiel en la palestina dialekto, dum ĝi estas مو [mu] en la siria. "Kiel?" estas كيف [kiːf] en la libana kaj palestina dialektoj dum ĝi estas شلون [ʃloːn] en la siria same kiel en la iraka dialekto. Tamen, la palestina dialekto ankaŭ kunhavas trajtojn de la egipta araba dialekto, ekzemple "kiel" prepozicie estas زي [zejj] en la palestina anstataŭ مثل [mɪtl], kiel en la siria kaj libana dialektoj.

Estas ankaŭ kelkaj kutimaj palestinaj vortoj, kiuj estas ŝiboletoj en Levantenio.

  • Ofta palestina إشي ['ɪʃi] 'afero, io', anstataŭ شي [ʃi] en la libana kaj siria.
  • Krom la komuna levantenia هلق ['hallaʔ] 'nun', jerusalemanoj uzas ankaŭ هالقيت [halke:t] (ambaŭ de هالوقت /halwaqt/ ) kaj nordaj palestinanoj uzas إسا['ɪssɑ] (de الساعة/ɪs:ɑ:ʕɑ/).

Specifaj trajtoj de la vortoprovizo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la palestina araba estas parolata en la korlando de la semida lingvaro, ĝi tenis multajn tipajn semidajn vortojn. Tial ĝi estas relative facile diveni la palestin-arabajn ekvivalentojn de vortoj en la moderna norma araba lingvo. Tamen, iuj vortoj ne estas travideblaj ekvivalentoj de modernnormaj arablingvaj vortoj kaj meritas priskribon. Tio okazas ĉu pro ŝanĝiĝo de signifo dum la jarcentoj aŭ pro la adopto de nearabaj vortoj. Rimarku ke ĉi tiu sekcio koncentras sin ĉefe al la urba palestina dialekto, krom kiam ĝi indikas alie.

Prepoziciaj pseŭdoverboj[redakti | redakti fonton]

La vortojn uzataj en la palestina dialektoj por esprimi la bazajn verbojn voli, havi, ekzistas oni nomas prepoziciaj pseŭdoverboj pro tio, ke ili kunhavas la trajtojn de verboj sed estas konstruitaj per prepozicio kaj sufiksa pronomo.

  • ekzistas estas فيه [fi] en la imperfektivo kaj كان فيه [ka:n fi] en la perfektivo.
  • voli formiĝas per bɪdd + sufiksaj pronomoj kaj havi formiĝas per ʕɪnd + sufiksaj pronomoj. En la imperfektivo ili estas:
Persono volas havas
Mi بدي['bɪdd-i] عندي ['ʕɪnd-i]
Vi (unun. vira) بدك['bɪdd-ak] عندك ['ʕɪnd-ak]
Vi (unun. ina) بدك['bɪdd-ɪk] عندك ['ʕɪnd-ɪk]
Li بده['bɪdd-o] عنده ['ʕɪnd-o]
Ŝi بدها['bɪdd-ha] عندها ['ʕɪnd-ha]
Ni بدنا['bɪdd-na] عندنا ['ʕɪnd-na]
Vi (plurn.) بدكم['bɪdd-kʊm] عندكم ['ʕɪnd-kʊm]
Ili بدهم['bɪdd-hʊm] عندهم ['ʕɪnd-hʊm]

En la perfektivo, ilin anstaŭvenas كان [ka:n], ekz. ni volis estas كان بدنا [ka:n 'bɪddna].

Relativa subfrazo[redakti | redakti fonton]

Kiel en la plimulto da formoj de la parolata araba, la relativaj subfrazaj indikiloj de la klasika araba (الذي، التي، اللذان، اللتان، الذين kaj اللاتي) simpliĝis al la unuopa formo إللي ['ʔɪlli].

Demandaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj palestinaj demandaj pronomoj (kun siaj modernnormaj arablingvaj kontraŭpartoj) estas la jenaj:

Signifo Palestina araba Modernnorma araba
Kial? ليش [le:ʃ] لماذا [lima:ða:]
Kio? ايش [ʔe:ʃ] aŭ شو [ʃu] ماذا [ma:ða:]
Kiel? كيف [ki:f] كيف [kaɪfa]
Kiam? إيمتى [ʔe:mta] متى [mata:]
Kie? وين [we:n] اين [ʔaɪna]
Kiu? مين [mi:n] من [man]

Rimarku, ke kvankam oni tentiĝas konsideri la longan [i:] en مين [mi:n] 'kiu?' kiel influo de la antikva hebrea מי [mi:] al la klasika araba من [man], ĝi egale povus esti ĝeneraligo de la longaj vokaloj en la aliaj demandovortoj.

Indiko de nerekta objekto[redakti | redakti fonton]

En la klasika araba, la nerekta objekto markiĝis per la partikulo /li-/ ('por', 'al'). Ekzemple "Mi diris al li" estis قلت له ['qultu 'lihi] kaj 'Mi skribis al ŝi' estis كتبت لها [ka'tabtu li'ha:]. En la palestina araba, la indikilo de nerekta objekto ankoraŭ baziĝas sur la konsonanto /l/, sed kun pli kompleksaj reguloj kaj du malsamaj vokalaj ŝablonoj. La baza formo antaŭ pronomoj estas klitika [ɪll-], kiu ĉiam portas la akcenton, kaj al kiu personaj pronomoj estas sufiksigitaj. La bazaj formoj antaŭ substantivoj estas [la]. Ekzemple:

  • ... قلت لإمك ['ʔʊlət la-'ɪmmak ...] 'Mi diris al via patrino ...'
  • ...اعطيناالمكتوب لمدير البنك [ʔɑʕtˤeːna l maktuːb la mʊ'diːɾ ɪl baŋk] 'Ni donis la leteron al la bankestro.'
  • ... قلت إله [ʔʊlt- 'ɪll-o ...] 'Mi diris al li. ...'
  • ... قلت إلها [ʔʊlt- 'ɪl(l)-ha ...] 'Mi diris al ŝi ...'
  • ... كتبت إلّي [katabt- 'ɪll-i ...] 'Vi skribis al mi ...'

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crow, F.E., Arabic manual: a colloquia handbook in the Syrian dialect, for the use of visitors to Syria and Palestine, containing a simplified grammar, a comprehensive English and Arabic vocabulary and dialogues, Luzac & co, London, 1901

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Palestinian Arabic en la angla Vikipedio.