Palotás
Aspekto
Palotás [palotAŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Pásztó. La loknomo signifas: palaca.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 0.2 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7946/19.5986
- Loĝantaro: 1720
- Poŝtkodo: 3042
- Telefonprefikso: 32
Situo
[redakti | redakti fonton]Palotás situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Hatvan troviĝas 18, Pásztó 20, Aszód 22 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1246. En 1439 la loko apartenis al fortikaĵo de Buják, la kampoj apartenis al Stefano Báthory. n la 17-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tiam la administra centro estis en Vác. En 1678 Emeriko Thököly okupis la vilaĝon, kiu ne senhomiĝis dum la bataloj. Inter 1981-1990 Palotás unuiĝis kun Héhalom sub nomo Palotáshalom. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, apoteko, klubo de maljunuloj, vendejoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo de 1743, en 1800 trakonstruita
- akvorezervujo
- statuo pri Stefano la 1-a (Hungario) de 2000