Saltu al enhavo

Panĝaba Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panĝaba Universitato
universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto "तमसो मा ज्योतिर्गमय"
(Tamaso ma jyotirgamaya)
Konduku nin en la Lumon
el la Mallumo
Informoj
fondodato 1962
Situo
Geografia situo 30° 21′ 36″ N, 76° 27′ 0″ O (mapo)30.3676.45Koordinatoj: 30° 21′ 36″ N, 76° 27′ 0″ O (mapo)
lando Barato
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Panĝaba Universitato (Barato)
Panĝaba Universitato (Barato)
DEC
Map
Panĝaba Universitato
vdr
Studenta centro ĉe la universitatejo.

Panĝaba Universitato (angle Panjab University, akronime PU) estas ŝtata universitato en Ĉandigaro, ĉefurbo de la hindaj ŝtatoj Panĝabo kaj Harjano [1].

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La originoj reiras al la Universitato de Panĝabo en Lahoro, en kio nun estas Pakistano, fondita en 1882 [2]. La kolegio estis la kvara universitato fondita en Brita Hindio post la Universitato de Mumbajo, Universitato de Kolkato kaj Universitato de Madraso.

Post la dispartigo de Hindio en 1947, okcidenta Panĝabo kun la provinca ĉefurbo Lahoro iĝis parto de Pakistano. Tial, la universitato estis denove fondita en Ĉandigaro en 1956 kiel la barata posteula universitato [3].

La Gandhi Bhawan estas grava orientilo de Ĉandigaro. Dizajnite fare de arkitekto Pierre Jeanneret, kuzo de Le Corbusier, ĝi estas aŭditorioĉambro kiu sidas en la mezo de reflekta naĝejo. Murpentraĵo de la arkitekto salutas vizitantojn ĉe la enirejo. La surskribo "La Vero estas Dio" estas skribita ĉe la enirejo. Hodiaŭ ĝi ankaŭ enhavas kolekton de libroj pri Gandhi.

Fakultatoj

[redakti | redakti fonton]
  • Dezajno kaj Belartoj
  • Inĝenieristiko kaj Teknologio
  • Artoj
  • Agrikulturo
  • Medicino
  • Natursciencoj
  • Pedagogio
  • Farmacio
  • Juro
  • Lingvoj
  • Ekonomiko kaj Komerco

La universitato havas kvar muzeojn, kaj la Sekcio de Hinda Teatro havas sian propran teatrolaboratorion. La universitato havas botanikan ĝardenon kaj kuracherbejon sur la kampuso.

Famaj diplomiĝintoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]