Panelo (manĝaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panelle (malantaŭe) kaj crocchè (antaŭe).
Pane e panelle (pano kaj panelo).

La Paneloj (itale panelle, sicilie panelli), estas fritaĵoj el kikerfaruno, specialaĵoj de la surstrata kuirarto de Palermo (Sicilio), ĉeestanta ankaŭ en aliaj provincoj de Agrigento, Trapano kaj Kaltaniseto.

La paneloj naskiĝis dum la araba regado de Sicilio, en la 9-a jarcento]. Ili fariĝas el kikerfaruno, akvo, salo kaj eventuale aldoniĝas petroselo. Kutime oni manĝas ĝin kun paninoj kun sezamo, rondaj kaj molaj, ofte akompanataj de crocchè el terpomo kun mento (nomata en sicilia lingvo kiel cazzilli) aŭ kun aliaj fritaĵoj.

Propraĵoj de Palermo, la paneloj estas la tipa aperitivo de la tuta regiono. Ili aĉeteblas en multnombraj friggitorie, aŭ surstrataj manĝprovizejoj, ĉe la plej trairataj stratoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]