Kikerfaruno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kikerfaruno

La kikerfaruno estas la produkto ricevita post la fajna pulvorigado de la kikero. Ĝi estas konsiderata grava elemento en la Barata kuirarto kaj uziĝas, ekzemple, en la ellaborado de la pakoroj, (leĝomfritaĵoj). El nutricia vidpunkto ĝi riĉas je proteinoj, karbonhidratoj, fibroj, mineraloj kaj vitaminoj.

La kikerfaruno ĉefe uziĝas en kuirarto, vaste uzata en Barato kaj Pakistano. En okcidentaj landoj ĝi ofte uzatas en dietoj sen gluteno kiel anstataŭaĵo de la tritikfaruno kaj ankaŭ de veganoj kiel anstataŭaĵo de ovo en kelkaj kazoj.

En Italio ĝi ankaŭ estas uzata en pluraj regionoj por pluraj receptoj. Unu el li estas la sicilia paneloj, fritaĵo surbaze de kikerfaruno. Alia manĝaĵo farita el kikerfaruno estas la tiel nomata Fainá.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]