Paolo Feraĝina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paolo Feraĝina
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1969 (1969-06-27) (54-jaraĝa)
en Katanzaro
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato de Pizo • Max-Planck-Instituto por Informadiko
Okupo
Okupo scienca esploristo • komputosciencisto
vdr

Paolo Feraĝina (itale Paolo Ferragina [feRAĝina]) estas itala universitata profesoro, esploristo, kaj informadikisto. Li estas ĉefe konata kiel unu el la aŭtoroj de la FM-indekso (kune kun Ĝovani Mandzini). Laŭ Scopus, li havas H-indekson 36.[1] Li estas la ko-posedanto de tri usonaj patentoj[2][3] kaj la aŭtoro de tri libroj pri informadiko.[3]

En 2019 li ricevis la premion de la «Ordeno de la kerubo» (itale Ordine del cherubino) el la Universitato de Pizo. Li nuntempe servas kiel vic-rektoro pri informadiko de la Universitato[4]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Paolo Feraĝina doktoriĝis pri informadiko ĉe la Universitato de Pizo (1996), kaj post-doktoriĝis ĉe la germana Max-Planck Institut für Informatik (1998). Poste, li alvenis al la Universitato de Pizo, kie li servas kiel plena profesoro ekde 2007.[2][4] Lin komence financis Yahoo! kun Faka Premio (angle Faculty Award) de 2006 ĝis 2010 (tiatempe, la unua en Eŭropo) pro siaj kontribuoj pri datumkompatigo kaj enigaj/eligaj rendimentaj datumstrukturoj.[2]

Universitata agado[redakti | redakti fonton]

Ekde 2007, Paolo Feraĝina estas plena profesoro pri informadiko ĉe la Universitato de Pizo;[2] tiun postenon financis Yahoo! kun «Faka premio» (angle Faculty Award) dum kvin jaroj.[2] Nuntempe li direktas esploradan grupon nome «Acube Lab» (trad. Laboratorio triobla A, ĉar prizorgas pri Altnivelaj Algoritmoj kaj Aplikaĵoj), kiu kunlaboris kun gravaj teĥnologiaj firmaoj kiel Guglo, European Brodcasting Union, Bloomberg, Yahoo!, ST Microelectronics, ENEL, CERVED, Tiscali, ktp.[2]

Li publikigis artikolojn en 5 revuoj de ACM, 3 revuoj de SIAM, 4 ACM Transactions on Algorithms, 7 Algorithmica, 7 Theoretical Computer Science, 2 ACM Trans. on Information Systems, ktp.[3] Pri la konferencoj, li partoprenis 3-foje ACM STOC, 5-foje IEEE FOCS, 7-foje ACM-SIAM SODA, 13-foje ESA, 6-foje WWW, 3-foje ACM WSDM, ktp.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. P. Ferragina, R. Grossi. The String B-tree: a new data structure for string search in external memoryand its applications, Journal of the ACM, 46(2), 1999. La versio por konferenco aperis en la ProcsACM STOC 2005.
  2. M. Farach, P. Ferragina, S. Muthukrishnan. On the sorting complexity of suffix tree construction. Journal of the ACM, 47(6), 2000. La versio por konferenco aperis en la Procs IEEE FOCS 1998
  3. P. Ferragina, G. Manzini. Indexing compressed texts.Journal of the ACM, 52(4), 2005. La versio por konferenco aperis en la Procs IEEE FOCS 2000
  4. P. Ferragina, F. Luccio, G. Manzini, S. Muthukrishnan. Compressing and indexing labeled trees,with applications. Journal of the ACM, 57(1), 2009. La versio por konferenco aperis en la ProcsIEEE FOCS 2005 kaj en Procs WWW 2006.
  5. P. Ferragina, F. Piccinno, R. Venturini. Compressed indexes for string-searching in labeled graphs. InProcs WWW, 2015.
  6. P. Ferragina, R. Giancarlo, G. Manzini, M. Sciortino. Compression boosting in optimal linear time. Journal of the ACM, 52(4), 2005. La versio por konferenco aperis en la Procs ACM-SIAM SODA2004.
  7. A. Farruggia, P. Ferragina, A. Frangioni, R. Venturini. Bicriteria data compression. SIAM Journalon Computing, 2019. La versio por konferenco aperis en la Procs ACM-SIAM SODA, 2014 (theorypart), kaj en la Procs de la European Symposim on Algorithms (ESA), 2014 (eksperimenta parto)
  8. J. Alakuijala, A. Farruggia, P. Ferragina, kaj aliaj. Brotli: A general-purpose data compressor. ACMTransactions on Information Systems, 2019.
  9. P. Ferragina, U. Scaiella. Fast and accurate annotation of short texts with Wikipedia pages. IEEESoftware, 29(1), 2012. La versio por konferenco aperis en la Procs ACM CIKM 2010
  10. M. Cornolti, P. Ferragina, M. Ciaramita, S. Rued, H. Schutze. A piggyback system for joint entitymention detection and linking in Web queries. ACM Transactions on Information Systems, 2019. La versio por konferenco aperis en la Procs WWW, 2016. (Venkinto de la konkurso por Short-Track ĉe la laboratorio ERD, gastigita de ACM SIGIR 2014.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]