Papa Akademio por la Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Papa Akademio por la Vivo
Pontificia Acadēmīa prō Vītā
papa akademio
Komenco 11-a de februaro 1994 vd
Agareo

human population planning

vdr

Papa Akademio por la Vivo (latine: Pontificia Academia Pro Vita), mallongige PAV, estas institucio de la Katolika Eklezio kies “celo koncernas la progreson de la esploroj kaj informado kaj formado pri la precipaj problemoj de la bioetiko kaj juro, rilate la promocion kaj protektadon de la homa vivo, konsideritajn sub lumo de la kristana moralo”. [1].

Ĝi agadas en ĉiama akordo kun la Papa Koncilio de pastoralo de la Sanitaraj Deĵorantoj kaj estas nuntempe rekte protektata de la ĉefpontifiko Benedikto la 16-a. Nuna (2010) prezidanto estas episkopo Ignacio Carrasco de Paula

Plia priskribo[redakti | redakti fonton]

Kiel la Papa Akademio de la Sciencoj, ankaŭ tiu Akademio estas konsiderata heredanto de la Nacia Akademio de la Linkoj, fondita en Romo en 1603 de Federico Cesi je la tempoj de papo Klemento la 8-a. Ĝia moderna statuto estas difinita en Vitae Mysterium de papo Johano Paŭlo la 2-a. En ĝi estas establitaj la apartaj celoj de la institucio. Kiuj estas:

  • Studo pri la problemoj koncernantaj la protektadon de la homa vivo kaj la dignon de la persono;
  • Promocio de kulturo de vivo kiu respektu la instruon de la Eklezio;
  • Informi la Eklezion, la instituciojn kaj la amaskomunikilojn pri la rezultoj de propraj esploroj.

La ordinaraj membroj de la Akademio estas sepdeko, nomumitaj de la papo baziĝanta sur biomedicinista kaj humanista profesieco kaj kompetenteco, sen iu ajn religia kaj nacia diskriminacio. Akceptinte la taskon oni engaĝiĝas ankaŭ esplori kaj komuniki laŭ sincereco kaj honesteco.

Ĝia prezidento, helpata de membra konsilio kaj eklezia konsilisto, havas la taskon kunvoki la asembleon, stimuli aktivecon, administri laŭ la statuta dekreto.

La asembleo plenkonvenas kutime dum ĉiujara februaro.

Deklaroj de la Asembleo[redakti | redakti fonton]

En 2000 la Akademio publikigis komunikaĵon pri la “pilolo de la posta tago” invitante al la konscienca morala obĵeto antaŭ tiu agreso kontraŭ la homa embrio ĉar tiu pilolo forĵetas ovociton jam fekunditan, nome vera homo, laŭ la katolika doktrino.

Kronologio pri la prezidentoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Papo Johano Paŭlo la 2-a, motu proprio, Vitae Mysterium, de 11a de februaro 1994.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]