Papa konsilio por la kulturo
Papa konsilio por la kulturo | ||
---|---|---|
pontifika konsilio ![]() | ||
Komenco | 1982 vd | |
Fino | 5-a de junio 2022 vd | |
Antaŭe | Pontifika Konsilio por Dialogo kun Nekredantoj vd | |
Poste | Dicasterium pri kulturo kaj edukado vd | |
Fondinto(j) | Johano Paŭlo la 2-a vd | |
Filioj | Vatican Cycling (en) ![]() Vatican Athletics (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Papa konsilio por la kulturo (laŭ la stariga latina Pontificium consilium de cultura) aŭ kiel tie kaj tie en Vikipedio “Papa konsilantaro pri kulturo” [1] kaj [2] ĝis junio 2022 estis unu el la 12 papaj konsilantaroj aŭ ministerioj de la katolika Roma kurio. Ekde la 5-a de junio 2022 ĝi estas parto de nova institucio nomata Dicasterium pri kulturo kaj edukado.
Historia skizo kaj celoj de la Papa Konsilio por la Kulturo
[redakti | redakti fonton]Tiu Papa Konsilio estis fondita en 1982 perdekrete de papo Johano Paŭlo la 2-a por "apogi la rilatojn inter la Apostola Seĝo kaj la mondo de la kulturo, antaŭenigante aparte la dialogon kun la niatempaj kulturoj, por ke la homa civilizo malfermiĝu ĉiam pli al la Evangelio, kaj la kultantoj de la Sciencoj, Beletro kaj Artoj sin sentas konsiderataj de la Eklezio kiel personoj ja la servo de la vero, de la bono kaj de la belo" (Vidu la Pastor Bonus, n. 166).
La 3-an de septembro 2007 papo Benedikto la 16-a levis al la posteno de ĝia prezidento la tiaman prefekton de la Ambrozia biblioteko, nome monsinjoro Gianfranco Ravasi, nun kardinalo.
Kronotakso de prezidentoj
[redakti | redakti fonton]- kardinalo Gabriel-Marie Garrone (1982 - 1988)
- kardinalo Paul Joseph Jean Poupard (1988 - 2007)
- kardinalo Gianfranco Ravasi (2007 - 2022)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Profilo
- situo vatikana sur la vatikana oficiala retejo