Papiruso Artemidoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Fragmento de la Papiruso Artemidoro

La papiruso «Artemidoro» estis elfosita en 1990 ene de amaso da antikvaj papirusoj, reciklitaj ĉe la fino de la 1-a jarcento a.K. por fabriki funebran maskon je macera papero.

Inter la elementoj de tiu amaso troviĝis kvindeko da eroj de la Artemidoro papiruso. Alta 32,5 cm kaj longa 2,55 m, la rekonstruita papiruso konsistas je du strioj, inter kiuj mankas folio. La antaŭa flanko prezentas tekston de geografio kiun oni atribuis al Artemidoro el Efeso[noto 1], greka geografiisto de la dua-unua jarcento a.K., kies verko oni konas nur per la citaĵoj de aliaj aŭtoroj.

La retrovita teksto entenas enkondukon kaj montras priskribon de la hispana duoninsulo. Ĝia aparteco konsistas en la fakto ke ĝi kunportas geografian mapon, kiu, nekompleta, eble reprezentas la Betikon, nome la provinco sud-okcidenta de Hispanio. Oni povas supozi ke la desegnisto rezignis kompleti pro tio ke li konsciiĝis ke la desegno ne reprodukis la tekston kaj pro tio la papiruso estis destinita por alia uzo.

Ĉe la malantaŭa flanko ĝin ormanas kvardeko da skizitaj bestoj, realaj kaj fantaziaj. Eble la desegnaĵoj devus provizi al klientoj eblecon elekti modelojn por realigi freskon aŭ mozaikaĵon. Sed la aldonaĵoj ne limiĝis al tio: fakte oni, en liberaj antaŭaj spacoj, nome en la unua paĝo kaj en paĝoj sur kiuj devis figuri la mapoj nerealigitaj, skizis du tekstojn kaj aliajn anatomiajn elementojn, sendube cele de ekzercado.

La tri vivoj de la papiruso Artemidoro[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivis kiel provaĵo, kiel reuzaĵo kaj kiel diskutita aktuala dokumento.

Fakte, la papirusa manufakto certan momenton estis akirita en 2004 de la Compagnia di San Paolo de Torino (banka fondaĵo) per la sumo de 2.750.000 eroj. Kelkan tempon poste ĝi restis ekspoziciita en la Palaco Bricherasio de februaro al majo 2006. En marto 2008 pri ĝi estis organizita ekspozicio en Berlino. Sekve la papiruso ekspozicie haltadis en Milano, en kies ĉeuniversitata laboratorio pri "papirologio" (Papirusologio) nun estas konservita. Estis promesite ke ĝi estos pruntericevinte loĝigita en la Egipta Muzeo de Torino.

Intertempe, ekde septembro 2006, naskiĝis diskuto ĉar la filologo Luciano Canfora, de la Universitato de Torino deklaris ke la papiruso suspektiĝas falsaĵo. La polemiko, iniciatita en sciencaj medioj, estis relanĉita en informaj medioj kaj altiris en la kverelo multajn fakistojn kun malsamaj perspektivoj.

Oni kredis trovinti ankaŭ la falsiston: iu Konstanteno Simonidis, helena kaligrafo de la duono de la 19-a jarcento kiu famiĝis pro similaj “krimoj”, inter kiuj la falsaĵo Uranio kun kiu trompis eĉ kompetentulojn kiel Wilhelm Dindorf, ktp. Sed diversaj fakistoj refutis ankaŭ tiun tezon kaj aldonis novajn argumentojn apogantajn la aŭtentikecon de la papiruso. Oni ĝin submetis al:

Pruvoj kaj kontraŭpruvoj[redakti | redakti fonton]

  1. La analizo de la karbono-14, kies rezulto asignis la epokon de la origino inter la 1-a a.K. kaj la 1-a jarcentoj p.K. La dato, do, ne kontraŭas al la aŭtentikeco.
  2. La komponaĵo de la inkoj per fumnigro ekskludas la ĉeeston de metaloj kaj rezultas pure organika, kaj taŭgebla kun la epoko ptolomea-romia.
  3. La paleografia analizo indikas epokon de la aliaj du supraj rezultoj.
  4. La papirusoj kneditaj kun la papiruso Artemidoro registras datojn de la dua duono de la 1-a jarcento de nia erao. Eĉ oni trovas citata la urbo Ipsa kies ekzisto estis konita nur per citaĵoj en tri moneroj elfositaj en 1986, kiuj do ne povis esti konitaj de la 19ajarcenta falsisto.

Al la supra argumentadoj respondis profesoro Canfora tiel:

  1. La karbona analizo efektiviĝis nur sur la subporto de la papiruso, ne sur la inko: eblas, do, kalkuli nur la antikvecon de la subporta materialo dum oni scias ke falsistoj emas uzi materialojn antikvajn.
  2. La komponaĵo de la inkoj surbaze de fumnigro estas konita de tiuj kiuj legis verkojn de Plinio kaj Vitruvio kaj do kiu ajn povus ilin krei: ankaŭ la falsisto.
  3. La paleografia analizo ne estas tiom decida pro tio ke la falsisto povus utiligi multajn informojn por imiti la antikvajn skribmanierojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artemidoro el Efeso vojaĝis tra la tuta mediteranea baseno, aparte tra Egiptujo ĝis Hispanio. Dum tiuj periploj, li pretigis geografaĵaron en dekunu volumoj, konsideritan la plej antikvan de la okcidenta mondo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Itala Vikipedio-artikolo
  • Claudio Gallazzi (d'après), Le Papyrus d'Artémidore d'Éphèse, dans L'Archéologue, avril 2006 - mai 2006, N° 83, p. 32-39
  • angle Luciano Canfora, The True history of the so-called Artemidorus Papyrus, Bari, Edizioni di Pagina, 2007, p. 200.
  • itale Luciano Canfora, Il papiro di Artemidoro, avec des contributions de Luciano Bossina, Livia Capponi, Giuseppe Carlucci, Vanna Maraglino, Stefano Micunco, Rosa Otranto, Claudio Schiano, et avec le texte du nouveau papyrus, Roma-Bari, Laterza, 2008, p. 524.
  • itale C. Gallazzi, B. Kramer, S. Settis, Il papiro di Artemidoro, con la collaborazione di G. Adornato, A.C. Cassio, A. Soldati, Milano, LED Edizioni, 2008.
  • Luciano Canfora, Luciano Bossina, Wie kann das ein Artemidor-Papyrus sein? Ma come fa a essere un papiro di Artemidoro?, Bari, Pagina, 2008, p. 246.
  • Artemidorus Ephesius. P. Artemid. sive Artemidorus personatus, curante Luciano Canfora, Bari, Edizioni di Pagina, 2009, p. 52.
  • Luciano Canfora, Il viaggio di Artemidoro. Vita e avventure di un grande esploratore dell'antichità, Milano, Rizzoli, 2010.