Baetica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Betiko)

Historio > Romio > Romia imperio > Baetica < Iberio


la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Baetica /bajtika aŭ betika/ estis provinco de la Romia Imperio en la suda parto de la Iberia duoninsulo. Ĝi estis nomata laŭ la rivero Baetis, kiu nuntempe nomiĝas Gvadalkiviro.

Baetica, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi estis fondita kiel imperia provinco dum la jaro 19 per la imperistro Aŭgusto Cezaro. La imperiestroj Trajano kaj Hadriano naskiĝis en ĉi tiu provinco, en Italica. Baetica estas nune la suda parto de Hispanio, kaj la ruinoj de Italica estas vizitebla proksime de Sevilo. La nomo venas de la rivero Baetis, la nuna Gvadalkiviro.

Baetica pagis imposton annona de olivoleo al Romo. La eroj de rompitaj amforoj formis tie la monteton Testaccio inter la 1-a kaj la 3-a jarcentoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.