Parabola anteno
Parabola anteno (komune nomata parabolo) estas anteno garnita per paraboloida reflektilo. Ĝi uzas la econ de revolucia paraboloida spegulo, kiu koncentras radiadojn en sian fokuson, tie kie estas la antena ondokaptilo.
Tia anteno estas nomita universa ĉar ĝi teorie povas fokusigi ondojn de iu ajn ondolongo, sed estas interesa nur se ĝia diametro superas kvaroblon de longo la ricevota ondo. Ĝi estas uzata en la L-bendo: inter 1,4 kaj 1,5 gigahercoj.
La radio-amatoroj uzas tian antenon supre de 430 megahercoj, tio, kio neprigas paraboloidojn de pli ol 4 metroj de diametro.
La parabolaj antenoj ĉefe utilas ricevi elsendaĵojn de satelita televido, aŭ aliajn satelitajn komunikaĵojn.
Radioteleskopo uzas grandegan parabolan antenon.
Eksteraj ligiloj
greke Artikolo: "Radio kaj televido. Ricevi persatelite." de: Jean Pierre VandenDaele Monato (gazeto) 2010/04 p.15-17