Paracas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paracas
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 13° 50′ S, 76° 15′ U (mapo)-13.83777778-76.25166667Koordinatoj: 13° 50′ S, 76° 15′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Paracas (Peruo)
Paracas (Peruo)
DEC
Paracas
Paracas
Situo de Paracas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paracas [+]
vdr
Haveno de Paracas

Paracas {el keĉuaj para (pluvo) kaj aco (sablo), nome Paraaco aŭ "sablopluvo" hispanlingvigita al "Paracas"} estas havenurbo de la suda marbordo de Peruo, ĉefurbo de la samnoma distrikto, en la provinco Pisko, ene de la Departemento Ika.

Paracas, enhavas areon de 335 000 hektaroj, el kiuj 117 406 estas teraj kaj 217 594 maraj. La vizitantoj de Paracas, povas observi la diferencajn ekosistemojn, la arkeologiajn restojn de la kulturo Paracas, la lokon kie elŝipiĝis San Martín kaj la grandan diversecon de marbestoj de la zono.

Ĝi troviĝas ĉe la orienta marbordo de la Golfo Paracas, norde de la samnoma duoninsulo. Ĝi estas je 22 km sude de la urbo Pisko, je 75 km disde Ica kaj je 261 km de Limo. Ties klimato havas averaĝan temperaturon jare de 22 °C kaj estas ĉefe suna. Estas teritorio tre venta, kies fortaj ventofluoj portantaj de sablo estas konataj kiel paracas, havas averaĝan rapidon de 25 km/h kun maksimumo de 60 km/h.

La 7-a de septembro de 1820, en tiu urbo okazis la elŝipiĝo de la ŝipanaroj de ses ŝipoj de la Liberiga Armeo estrita de la generalo José de San Martín kiel parto de la Liberiga Ekspedicio de Peruo.

13° 50′ 15.71″ S 76° 15′ 6.12″ U / 13.8376972 °S, 76.2517000 °U / -13.8376972; -76.2517000 (mapo)Koordinatoj: 13° 50′ 15.71″ S 76° 15′ 6.12″ U / 13.8376972 °S, 76.2517000 °U / -13.8376972; -76.2517000 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]