Paraceratherium

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paraceratherium (pli frue ankaŭ BaluchitheriumIndricotherium) estis genro de antaŭhistoriaj rinoceroj kaj apartenis al la plej grandaj terloĝataj mamuloj de ĉiu tempo. Nur kelkaj de la plej grandaj rostruloj povis atingi similan grandecon.


Kiel reprezentanto de Rhinoceratoidea, ĝi estas parenca al la hodiaŭaj rinoceredoj, sed ĝi ne havis nazkornon.

Ĝi vivis en la tempo de oligoceno ĝis en la frua mioceno en suda kaj centra Azio. Ĝia kranio mem longis 1,3 m, la tuta korpo 8 m kaj la postkola alteco 5,5 m. Ĝi pezis laŭ kalkuloj ĉ. 20  tunojn, estis plantovoranto. Ĝi havis tri fingrojn je ĉiu piedo.

La unuajn ostojn de la besto malkovris en 1911 Siro Clive Forster Cooper en Beluĉistano. Pluaj ostojn trovis en 1922 usona ekspedicio, suban makzelon kaj fragmentojn de kranio. El 365  kraniaj fragmentoj, oni povis rekonstrui kompletan kranion. Oni trovis ankaŭ fosiliojn en Pakistano, Mongolio.

En Muzeo de paleontologio de Universitato de Kalifornio estas ekspoziciita skeleto de tiu besto.