Paradiza fiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Maskla paradiza fiŝo.

La Paradiza fiŝo (Macropodus opercularis) estas nesalakva specio de anabanta fiŝo el la ordo Perkoformaj de la familio Osfronemedoj kiu nature troviĝas en Ĉinio (en la baseno de riveroj kiel Jangzio kaj Flava Rivero), Tajvano, Koreio kaj nordo de Vjetnamio.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu specio loĝas en trankvilaj akvoj de lagetoj kaj duonmarĉaj zonoj kaj koloniigas la inunditajn arbarojn kaj valojn dum la musono. Ili preferas akvojn riĉajn je akvoplantoj kaj loĝas normale en rizkampoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Paro; la ino maldekstre.

La korpo estas fortika, sed longeca, kaj atingas longecon inter 7 kaj 10 cm. La anusa kaj dorsa naĝiloj estas longaj, fine per fadeneca pinto. La vosta naĝilo estas dupinta, tre larĝa kaj longa. La ventraj naĝiloj estas nur malgrandaj, dum la brustaj naĝiloj estas ovalformaj. La koloraro de la masklo estas brilbunta, kaj eĉ pli rimarkinda dum la reprodukta periodo: la kapo estas blua, dum la mentono kaj la ventro estas violaj. La flankoj montras vertikalajn zonojn alterne ruĝaj kaj helbluaj tre buntobrilaj, iom pli malhele dorse. La brustaj naĝiloj estas travideblaj, kaj la ventraj violaj. La dorsa varias de viola al ruĝa, same kiel tiu anusa, ambaŭ kun brunecaj nuancoj. La vosta naĝilo estas ruĝa kun blua pinto.

En la ino la koloraro estas ne tiom bunta: flavecarĝenta al bruna kun bluaj kaj ruĝaj briloj. En maskotvendejoj estas specimenoj albinismaj kiuj estas konsiderataj malpli agresemaj.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Du maskloj luktantaj por la teritorio.

Ili estas teritoriemaj kaj agresemaj, speciale en la reprodukta periodo. La masklo ne toleras aliajn masklojn en sia teritorio.

Ili estas karnovoruloj: ili manĝas insektojn, krustulojn, moluskojn kaj pli malgrandajn fiŝojn.

Dum la reprodukta periodo, la masklo konstruas neston el vezikoj sub la akvosurfaco, uzante kiel strukturon akvoplanton. Kiam komenciĝas la parigada memmontro, la masklo prezentas sian rimarkindan koloraron al la ino: se ŝi montras atenton, li iras al la vezikonesto kaj plenumas ceremonion komponitan el mildaĵoj kaj malmildaĵoj por konvinki ŝin. La parigado okazas kiam la ino metas sin vertikale kapalsube kaj la masklo ĉirkaŭas ŝin: ambaŭ sekrecias siajn generajn produktojn kaj la masklo rikoltas la ovojn por porti ilin al sia vezikonesto. La procezo enhavas nombrajn pariĝojn kaj je la fino la masklo forpelas agreseme ankaŭ la inon kaj ajnan estaĵon kiu alproksimiĝas. Post unu horo naskiĝas la idoj, kaj la masklo foriras.