Saltu al enhavo

Pargeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tipa pargeto (el mahagono)

Pargeto laŭ PIV estas luksa planko, konsistanta el simetrie kaj varie kunmetitaj tabuletoj el malmola kaj polurita ligno. Kutime ĝi konsistas el la ligno de foliarboj. La tabuletoj tiel segiĝas, ke la lignaj fibroj estas horizontalaj. Lignaj plankoj, en kiuj la arbaj kreskoringoj videblas, kies fibroj do estas vertikalaj, nomatas "ligna pavimo".

pentraĵo "La pargetaj rabotistoj" de Gustave Caillebotte, 1875

Pargeto konsideriĝas altvalora planka materialo. Pro la konsisto el etaj lignaj partoj ĝi - kontraŭe al planko el longaj lignaj bretoj - bezonas ebenan plankan fundamenton. Pro la natura materialo, pargeta planko iom reguligas la ĉambran klimaton: ĝi iom malvarmigas en kazo de troa aera varmo, iom varmigas en kazo de troa malvarmo, iom humidigas en kazo de troa aera sekeco kaj plisekigas en kazo de troa humideco. Pro sia sentrueco ĝi estas tre higiena planka materialo.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

En multaj naciaj lingvoj uziĝas vortoj, kiuj supozigus ke en Esperanto la planka materialo nomiĝus "parketo", kun sono "k" vortomeze. Jam dekomence oni tamen en Esperanto decidis iom variigi la ortografion kaj vortosonon, por ne krei konfuzon rilate al la koncepto "malgranda parko".

Laŭ Francisko Azorín pargeto estas Luksa ligna pavimo, konsistanta el arte kunmetitaj tabuletoj.[1] Li indikas etimologion el la latina spargo, spargito (dividita, dismetita). Kaj li aldonas la terminojn pargeti, por pavimi per pargeto; kaj pargetero, por ĉiu el la tabuletoj de tia pavimo.[2]

En Eŭropo, tradiciaj lignospecoj, kiuj uziĝas por la fabrikado de pargeto, estas acero, akacio, betulo, kaŝtanarbo, kverko, olivarbo, pomarbo, pirarbo, ulmo, kaj

Ekster Eŭropo ankaŭ uziĝas eŭkalipto, mahagono, Afzelia (Doussie), Bongossi/Azobe, Bubinga, Cabreuva, Jatoba, Kambala, Kosipo, Kotibe, Landa, Limbali, Louro vermelho, Merbau/Intsia bijuga, Mutenye, Peroba kaj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 159.
  2. Azorín, samloke.