Paroĥa Preĝejo de Kroměříž

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa Preĝejo de Ĉielpreno de Beata Virgulino Maria

Koordinatoj: 49° 17′ 51.20″ N 17° 23′ 46.27″ O / 49.2975556 °N, 17.3961861 °O / 49.2975556; 17.3961861 (mapo)

Paroĥa Preĝejo de Ĉielpreno de Beata Virgulino Maria sur la placo Riegrovo náměstí estas mallarĝe kunigita kun evoluo de la urbo el slava foira setlejo en la 9-a kaj la 10-a jarcentoj, kun fondo de la urbo en la 13-a jc., kun malfacilaj militaj periodoj en la 15-a ĝis la 17-a jc. eĉ kun evoluo de la urbo en la 19-a kaj 20-a jc. El la origina preĝejo el romanika epoko restis nur kerno de la turo. En la 13-a jc. surloke de kapelo (post ruinigita preĝejo), en la jaroj 1232-1240 ekestis nova gotika preĝejo. Dum Tridekjara milito la preĝejo ekbrulis kaj nur en la jaro 1651 oni komencis ĝin rekonstrui je kostoj de episkopo Karolo Lichtenstein-Castelcorn. En la jaro 1675 estis renovigita turo kaj en la jaro 1686 ricevis la preĝejo de magistrato por la turo horloĝon el turo de la urbodomo. La 29-an de junio 1724 metis episkopo-kardinalo Wolfgang Schrattenbach (1711-1738) fundamentan ŝtonon al konstruo de baroka preĝejo, laŭplane eliranta el jezuita preĝejo de sankta Klimento en Prago. Aŭtoro de la konstruaĵo estis direktoro de episkopa konstru-oficejo Ignaco Cyrani el Bolleshaus, aŭtoro de ankaŭ tria preĝejo en Kroměříž - -piarista preĝejo de sankta Johano Baptisto, kapelo de Dolorema V. Maria en preĝejo de sankta Maŭricio kaj domo por emerituloj ĉe preĝejo de Ĉielenpreno de Beata V. Maria. La konstruadon gvidis kaj kun lokaj masonistoj pretigis Venceslao Plaška.

El la origina preĝej-konstruaĵo restis nur gotika turo, alta 42 m kun horloĝo el la jaro 1726. La preĝejo estis finkonstruita 1.5.1736. Ortangula plano estas fermita per rondforma pastrejo kun du flankaj alkonstruaĵoj. De la ĉefa navo estas apartigitaj ĉeloj de la pastreja kaj ĥoreja kolonoj kun piliero. Ekstera vidaĵo montras teretaĝan rustikon kaj super ĝi duetaĝan ĉefan fasadon kun duigitaj pilastroj. Selforma tegmento kovras la konstruaĵon, sur la turo estas bulbo, lucerno kaj turglobo. El origina preĝejo estis transprenita la ĉefa altaro, alikonstruita en sesdekaj jaroj de la 18-a jarcento fare de Francisko Kohl el Vieno, flankaj altaroj de sanktaj Nikolao kaj Anna ekestis antaŭ la jaro 1740 en laborejo de Andreo Zahner el Olomouc, artisto de la 17-a kaj la 18-a jc. Samtempe ekestis ankaŭ predikejo kun statuoj de evangeliistoj kaj statuo de la Senmakula. La altara bildo de sankta Anna el tria kvarono de la 18-a jc. estis honorata de Johano Sarkander.

Sub ĥorejo estas du rokokaj konfesejoj el la 18-a jc., ornamitaj per skulptaĵoj kaj en bapt-kapelo sur la maldekstra flanko de la preĝejo estas baroka baptujo kaj altaro de Dek kvar Sanktaj Helpantoj, skulptista laboraĵo el tempo ĉirkaŭ la jaro 1715. Bildo de sankta Jozefo sur la ofertablo estas malfrubaroka laboraĵo, bildo de sankta Katarino estas bonkvalita laboraĵo el okdekaj jaroj de la 18-a jc. La altara bildo de Ĉielenpreno de V. Maria estas verko de J. J. Etgens (1693-1757), malgranda bildo de Madono sur la altaro estas de viena pentristo Jozefo Führich el la jaro 1838. La bildojn sur la flankaj altaroj pretigis pentristo Johano Hoffman el Přerov.

En la jaroj 1958-1964 estis la preĝejo multekoste riparita kaj en la jaro 1966 estis nove havigitaj la ofer-altaro, ambono kaj kredenca tableto laŭ propono de arĥitekto Francisko Šlapeta. En la jaro 1975 estis alikonstruita kaj plilarĝigita orgeno fare de majstro Zadák el Brno.

La konstruaĵo de dekanejo - domo de emerituloj estis konstruita en la jaro 1738 per la sama arĥitekto kiel la preĝejo. La konstruaĵo havas meze kapelon kun fresko de sankta Johano Sarkander kaj liaj virtoj de aŭtoro Etgens.