Parsifalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parsifalo (aŭ Percival/Perceval), Artura kavaliro kiu partoprenis la serĉon de la Sankta Gralo.

Post la morto de lia patro, lia patrino forprenis lin al kimra arbaro, kie li ne konis aliajn homojn antaŭ ol li havis dek-kvin jarojn. Tiam aro da kavaliroj vojaĝis tra la arbaro kaj ilia heroeca aspekto forte impresis lin. Li vojaĝis al la kortego de Arturo kie li mem kavaliriĝis.

Li partoprenis la serĉon de la Gralo, kaj nur li kaj Galahad trovis ĝin. Estis li kiu sanigis la Fiŝiston-Reĝon kaj tiel redonas fekundecon al ties landoj.

Unu el la plej konataj mezepokaj versaj romanoj pri la temo estis la verko "Parzival" de la trobadoro kaj poeto Wolfram von Eschenbach.

Richard Wagner komponis operon, Parsifalo, inspiratan de tiu versio de la legendo.

Vidu ankaŭ: Reĝo Arturo