Partigo de Triparadiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Partigo de Triparadiso estis traktato aŭ interkonsento pri kundivido de la povo okazigita en Triparadiso en 321 a.K. fare de la generaloj (Diadoĥoj) de Aleksandro la Granda, en kiu ili nomigis novan regenton kaj aranĝis la dispartigon de satrapioj de la imperio de Aleksandro inter ili mem. Ĝi sekvis kaj modifis la terminojn de la Partigo de Babilono farita en 323 a.K. post la morto de Aleksandro la Granda.

Post la morto de Aleksandro, la regado de lia imperio estis donita al sia duonfrato Filipo Arideo kaj al la filo de Aleksandro nome Aleksandro la 4-a. Tamen, ĉar Filipo estis mense malforta kaj Aleksandro la 4-a naskiĝis nur post la morto de sia patro, regento estis nomita en la persono de Perdikkas. Dume, la iamaj generaloj de Aleksandro estis nomumitaj satrapoj de variaj regionoj de lia imperio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]